lørdag den 29. november 2014

Vintra kanto

Vintra kanto

('I sne står urt og busk i skjul')
Teksto : B.S.Ingemann
Muziko : J.P.E.Hartmann
Traduko: H.P.Frodelund

En neĝo staras ĉiu heĝ',
malvarmo estas estro,
kaj tamen kantas en la neĝ'
birdeto ĉe fenestro.

Atentu, ĝoje kantas ĝi
el sia eta koro,
kaj kreskos sur la branĉ' foli',
burĝonos ĉiu floro.

Eĉ se la frosto regas nun,
la vivo-arbo verdos,
kaj kion sonĝis vi pri sun'
en vero vi ek-spertos.

La vintra dormo de la kor'
forkuros pro somero.
Atendu, kaj Sinjora hor'
jam estas en apero.



Jen la kanto en la dana:  I sne står urt og busk i skjul/ Vintra kanto.

La eternaj tri.





La eternaj tri.  Laŭ: Tove Ditlevsen: De evige tre.

Tradukis de Poul Thorsen




Du viroj kruciras tra mia mondet'
barante al vojiro plua,
ĉar unu rifuzas la amon de mi,
kaj vane min amas la dua.
Kun unu mi vivas dum nokta revem'
en mia animo sufere.
La dua frapadas al pordo de l' kor'
mi lasas lin stari ekstere.
Al mi unu donis kun spir' de printemp'
feliĉon kaj poste doloron
la dua dedicis la vivon al mi,
kaj mem ne rehavis eĉ horon.
Pro unu susuras la kanto de l' sang'
pri amo libera, sublima
la dua identas al tristo de l' tag':
dronejo de revo intima.



Sed inter la du staras ĉiu virin'
amanta, amata kaj pura.
Okazas nur fojon dum centjara flu',
ke ambaŭ fandigas en nura. 


(Nu, ne ĉiam sukcesas al mi aldoni la videojn en la blogon. Jen la ligilo al YouTube.)


 

Bonegan kompason.

Bonegan kompason

('Den er fin med kompasset')
Teksto : H.H.Seedorf-Pedersen
Muziko :
Traduko: K.Langgaard

Bonegan kompason!
Plenigu la glason
kaj donu la kandon al mi ĝuste nun!
Rapide, nu venu!
la punĉon ni prenu!
Ĉar Rosvald kaj Rosa vojaĝas - Rangoon.

Adiaŭ, knabinoj!
Ĉe fremdlandaninoj
troviĝas ja ĉiam pretec' en la am'.
Mi konis knabinon
Tjingatjukaninon
kun amo simila al pulv' kaj cinam'.

La bela lilio
en la familio -
ŝi estis nigrega ja kiel vanil'.
Finiĝas ja ĉio;
do ankaŭ ĉi tio;
ŝi trompis min kun la stultulo O'Neill.

Sed tio ne gravas
al li, kiu havas
blondharan knabinon en hejma kampar'.
Nun gluton el glaso!
Ŝi estas kompaso,
kondukas nin hejmen trans ŝaŭma ondar'.

Se iras la oro
en urb' Singaporo
renkontos nin okul'-riproĉ' pro la mon'.
Ni ploras varmege
kaj pentas larmege
je la akompan' de la akordion'.

Sed sur la ondvojo
foriras malĝojo
pro nia sopir' al albordo-tajfun'.
Kaj kiam ni iros,
memoru: sopiros
ni al la patruj'; sed nun for al Rangoon!

 (Nu, ne ĉiam sukcesas al mi aldoni la videon blogen, tial jen la ligilo al tre bela video en la dana.)

Bonegan Kompason 

Long fore en la arbaro estas malgranda monto.








 



Longe fore en la arbaro estas mal­granda monto.
Neniam vidis mi tiom belegan monton
La monto estas longe fore en la arbaro.



 Sur la malgranda monto estas malgranda arbo.
Neniam vidis mi tiom belegan arbon.
La arbo sur la monto.
La monto es­tas longe fore en la arbaro. 


Sur la malgranda arbo astas malgran­da branĉo.
Neniam vidis mi tiom belegan brancon.
La branĉo sur la arbo. La arbo sur la monto.
La arbo estas longe fore en la arbaro.


Sur la malgranda branĉo estas malgranda branĉeto.
Neniam vidis mi tiom belegan branĉeton.
La branĉeto sur la branĉo.
La bran­ĉo sur la arbo.

 La arbo sur la mon­to.
La monto estas longe fore en la arbaro.

Sur la malgranda branĉeto estas malgranda folio.
Neniam vidis mi tiom belegan folion.
La folio sur la branĉeto.
La branĉeto sur la branĉo.
La branĉo sur la arbo,
La arbo sur la monto.
La monto estas longe fore en la arbaro.


Sur la malgranda folio estas malgranda nesto.
Neniam vidis mi tiom belegan nesto.
La nesto sur la folio.
La folio sur la branĉeto.
La branĉeto sur la branĉo.
La branĉo sur la arbo. 

La arbo sur la monto.
La monto estas longe fore en la arbaro. 


En la malgranda nesto estas malgranda birdo.
Neniam vidis mi tiom belegan bir­don.
La birdo en la nesto.
La nesto sur 1a folio.
La folio sur la branĉeto.
La branĉeto sur la branĉo.
La branĉo sur la arbo.
La arbo sur la monto.
La monto estas longe fore en la ar­baro. 




(Infankanto tradicia.)


Brilanta maro.

 



Brilanta maro
('Glitrende hav')
Teksto : Inger Lauritzen
Muziko : Inger Lauritzen
Traduko: Kaj Røssum

Rava la mar',
bril' sen kompar',
tagojn sen vento vi donas en ar'.
Hel-variant',
ondas la kant'
ree por aŭskultant'.

Tra navigado sennombrajn horojn
maro instruas pri sia grand'.
Rulon de ondoj pens-akompanas
sur la posteno soleca gardant'.

Venta la mar',
bril' sen kompar',
noktojn sendormajn vi donas en ar'.
Bas-variant',
ondas la kant'
ree por aŭskultant'.

Suna apero, nuba subiro
flaman koloron donas la mar'.
Velas maristo al horizonto,
sentas liberon samkiel ondar'.

Brilo de l' mar',
bril' sen kompar',
tagojn sen vento vi donas en ar'.
Bel-variant',
ondas la kant'
ree por aŭskultant'.




Karenjo

 
Karenjo
('Husker du i høst?')
Teksto : Carl Ploug
Muziko : Peter Heise
Traduko: Kaj Røssum

Ĉu vi de l' aŭtuno memoras pri la promen'?
Vi min alrigardis kun la demand-mien'.
Pensis mi dum moment',
ke trompis min atent'.
:/: Diru do, Karenjo,
pri kio pensis vi? :/:

Ĉu vi de la vintro memoras, ke ĉe l' kamen'
mi fabel-rakontis - vi kun aŭskult-mien',
per via vid-intens'
konfuzis min la pens'.
:/: Diru do, Karenjo,
pri kio pensis vi? :/:

Ĉu vi de l' Kristnasko memoras pri fluta ton',
kiam ni sur planko gajdancis en salon'.
Mia intens-rigard'
ruĝigis vin ĝis ard'.
:/: Diru do, Karenjo,
pri kio pensis vi? :/:

Vidu, nun printempas! Burĝonas jam sen avar',
birdoj nest-konstruas, kaj nuptas la arbar'.
Revas laŭ am-regul'
nun ĉiu viv-spertul'.
:/: Diru do, Karenjo,
pri kio pensas vi? :/:





Aprilkanteto

Aprilkanteto

('Grøn er vårens hæk')
Teksto : Poul Martin Møller
Muziko : Niels W. Gade
Traduko: Poul Thorsen

Verdas heĝoj nun,
en printempa sun'
knabinetoj sur Remparo iras.
Belas la aer',
en la primaver'
ili sub la silk' videble spiras.

La vanel' ĉe dig',
vergoj de l' salik'
vete kun violoj artifikas.
Idoj de l' anser'
plonĝas en river',
pigoj vostoplumojn balancigas.

Gefianĉoj du
en ĝardeno ĉu
dancon volas jam al ni prezenti?
Svelta siluet'!
Bela piedet'!
Knabo volas florkronetojn vendi.

Cikoni' en vent'
sur la farm-tegment'
bekon per la ruĝa krur' poluras.
Spicvendisto kun
la edzino nun
pipon fumas kaj promene kuras.

Ĉiu junulin'
bunte vestis sin,
rigardetoj flugas kiel sagoj.
Ĉirkaŭ mola nuk'
silkrubanda tuk'
flirtas kiel militistaj flagoj.
 
Vesperiĝas jam,
sed interna flam'
gardas ilin kontraŭ malvarmumo!
Kia bela flu'!
Mia kor' kun bru'
preskaŭ kreve batas tra l' kostumo.

En la nokt-trankvil'
kun dukata bril'
luno sur la branĉojn gutas oron.
Ĉiu belulin'
enlitigis sin!
Sola hejmeniri ŝiras koron!




Sur herbejo






Sur herbejo
('Se, det summer af sol')
Teksto : Holger Drachmann
Muziko : Stephen Foster
Traduko: Christian Heilskov

Sur herbejo vibradas sunbrilo
serĉas sukon de l' floro abel',
la provizon por nest' per flugilo
portas simpla paser' kaj kardel'.
Tag' al vivfanfar' instigas,
sed vespere silentas la ĥor';
sian kanton printempo sonigas,
kaj la bruston ŝveligas la kor'!

Riveretoj arĝente sonoras,
brilas ore la hela vesper'.
Jam la digo de floroj odoras,
greno ondas sur vivgaja ter'.
Tiuj ondoj, ho, leviĝas
kun l' anim' al la sunnuba bord'!
Ĉiu land' en la mondo beliĝas -
sed plej ĉarma printemp' en la nord'.





Nostalgio.

Nostalgio
('Kær est du, fødeland')
Teksto : Steen Steensen Blicher
Muziko : Oluf Ring
Traduko: Christian Heilskov

Hejmlando kara! Dolĉe en ador'
al vi sopiras ĉiam la gefiloj.
Ripozon serĉas mi ĉe via kor'
la penso celas vin sur amflugiloj.

Ĉe vi nur la printemp' en plena pomp',
nur tie la somer' kun bril' ridetas,
en ĉarmo eĉ la neĝkovrita tomb'
de l' vintro tie en la frost' tremetas.

Belega estas mont' kun neĝa vert',
kaj ĉarma val' kun rozoj kaj fontanoj,
eĉ paradizo estas la dezert',
se nur ĝi vidis ludon de infanoj.

Naskiĝis mi en la erika land',
la sun' de mia infaneco brilis
sur flavan sablon, dum alaŭda kant'
jubile inter la tombegoj trilis.

Kaj al mi restas la senflora grund'
aminda kaj al mia kor' edeno -
ripozu foje mi en ĝia fund'
sur la prapatra erikej-ebeno.





Kluba Kanto

Jen la dua kanto de Astrid. 

Kluba kanto
(laŭ 'Jeg elsker de grønne lunde')
Teksto : Astrid Birkbak
Muziko : A.Møller


Jen lundo kaj klubkunveno
fervojista en Kopenhag'
ĝi ŝajnas al ni edeno
post tago kun streĉa ag'.

Unue ni trinkas kafon
kaj babilas - en dana - FI!
Bezonas ni paragrafon
por puni al li aŭ ŝi.

La internacia lingvo
estas bazo por nia rond'
kaj do estu ĝi vikingo,
kaj ne honta vagabond'.

Ujutna etoso regu,
ĝis la fino de la vesper'.
La lingvon ni dume flegu
en plej bona manier'.

Eblecojn ja Esperanto
al ni donas, eĉ pli ol mil.
Por tiu modesta kanto
montriĝis ĝi bona il'. 

 

Mi esperas, ke ĉiele.





Unu el la danoj, kiuj iam diligente Esperantigis danojn kantojn estis  nia kara klubano kaj amikino Astrid Birkbak, kiu forpasis la 4-an de novembro 2014.

 La kanton oni kantas laŭ la popolkanto 'Sådan er kapatalismen' - Tia estas la kapatalismo.





Mi esperas, ke ĉiele ...
(laŭ 'Sådan er kapitalismen')
Teksto : Astrid Birkbak
Muziko : Popolmelodio


Mi esperas, ke ĉiele
la anim' de Zamenhof
nun ripozas, - kaj miele
eĉ aŭskultas al la strof'
de la fervojistoj verdaj
kunvenantaj tie-ĉi.
Kaj ne pensas: "Ho, la merdaj
homoj plaĉas ne al mi."

Se ni agas krokodile
timas mi, ke Ludovik'
tre volonte, eĉ gorile
instruadus al publik',
nome: "Fervojistoj: verde
devas vi paroli nun,
kaj se ne, mi diras: Merde!
Rajtos preni vin tajfun'."

Ni post verda viv' surtere
ja deziras esti ĉe
nia majstro - kaj cetere
povus esti bele, se
fervojistoj restos verdaj
kaj ni en la paradiz'
pri la lingvo estus spertaj -
eĉ por Zamenhof surpriz'.