onsdag den 29. maj 2013

Printempa kanto de l'olda



Schleifer, a knife grinder.
Source: de:Eygentliche Beschreibung aller Stände auff Erden, hoher und nidriger, geistlicher und weltlicher, aller Künsten, Handwercken und Händeln ..." / from Jost Amman and Hans Sachs / Frankfurt am Main / 1568 / thanks to www.digitalis.uni-koeln.de

 Printempa kanto de l' olda ''Den gamle skærslibers forårssang''
Teksto : Sigfred Pedersen.
 Muziko : Kaj Normann Andersen
Traduko: Poul Thorsen

 Printempa kanto de l' olda 

Denove logas la longaj vojoj,
flikita estas fidela ŝu'.
Mi tranĉis ŝalmon de la tremoloj
kun verda ŝelo ĉe Holstebru.
Mi venas vage de l' fora Nordo,
kaj forgesita la vintro nun.
Tranĉilojn portu! Tondilojn ordu
por mia pano kaj por la sun'.

La junaj jaroj, ho kien flugis
la bela tempo de libertin'?
Ĉe la vojrando mi florojn plukis,
gedormis kun la kampar-knabin'.
Kun ŝi plezure mi luktis forte
- en ŝia sino: printemp-parfum'.
Tranĉilojn portu, tondilojn ordu
por mia pano kaj por la sun'.

Strangulo estas la akrigisto
sen propra hejmo, sen akompan';
kotforigisto, hundo-tondisto
kaj forpelito de kamparan'.
Sekure post la fermita pordo
farmisto sidas kun kaĉ-farun'.
Tranĉilojn portu, tondilojn ordu
por mia pano kaj por la sun'.

Abundis tiam la bona brando,
malmultekosta kun ranca gust'.
Amaraj plantoj laŭ la vojrando
aromon donis al la plenbuŝ'.
Ho, festenuloj, vi dum jubiloj
ebriaj lasis min post kermes'
kun la tranĉiloj kaj la tondiloj
kaj la amaro de la solec'.

Ja kiuj kun siaj revoj restas,
facile juĝas min laŭ botel',
sed mi revemas, poeto estas,
mi estas ero de l' nokta hel'.
Poetoj estas laŭ multaj stiloj,
kaj mia estas la voja vag'
kaj la tranĉiloj kaj la tondiloj
kaj dankoj pro la modesta pag'.

La vojkunuloj, ho kie estas
kampar-knabino kaj kamarad'?
Plej multaj en la azilo nestas
aŭ kluke mortis dum la drinkad'.
Sed mi persistas, popolo-filoj,
kun haroj blankaj kaj ruĝa naz'
pro la tranĉiloj kaj la tondiloj
kaj pro la suno kaj pano-ĉas'.

Ankoraŭ logas la longaj vojoj,
tagmeza varmo, matena frost'.
Per akrigil' mi dum pluraj fojoj
tenados ruĝon sur naza fost'.
Mi venas vage de l' fora Nordo,
kaj forgesita la vintro nun.
Tranĉilojn portu! Tondilojn ordu
por mia pano kaj por la sun'.

Vesperiĝas jam,
sed interna flam'
gardas ilin kontraŭ malvarmumo!
Kia bela flu'!
Mia kor' kun bru'
preskaŭ kreve batas tra l' kostumo.

En la nokt-trankvil'
kun dukata bril'
luno sur la branĉojn gutas oron.
Ĉiu belulin'
enlitigis sin!
Sola hejmeniri ŝiras koron!



P.S. Pro ia kialo, ne funkcias la tekniko. Tial ne sukcesis al mi enmeti la videon ĉi tien.



Jen la ligilo de la kanto dana.

sukceson kaj plezuron!

Enhanced by Zemanta

2. Silentu, koro! Sun' subiras.



Sun Pillar
Sun Pillar (Photo credit: tomhe)

 
Silentu, koro! Sun' subiras



Dormu, kor', subiras sun',

sube nun ĝi estas,

gregoj hejmeniras nun,

cikonio nestas.

Dormu, dormu, kor', subiras sun'.



Nun silento sur la pad'

kaj laŭ kurba vojo.

Nur malfrua la zumad'

de la burda ĝojo.

Dormu, dormu, kor', subiras sun'.



La vanel' post flugmoment'

super marĉ-lageto

sin sidigas sub tegment'

por flugila neto.

Dormu, dormu, kor', subiras sun'.



Vitroj for en orient'

arde nun ekflamas.

Erikej-laget' - sen vent'

vesper-ruĝe amas.

Dormu, dormu, kor', subiras sun'.





'Stille hjerte, sol går ned'

Teksto : Jeppe Aakjær


Traduko: Kaj Røssum





da: Jeppe Aakjær 1909 (Photo credit: Wikipedia)
Enhanced by Zemanta

'La milda tago helas nun'

                                 Jen nova blogo, sed kial?

Danaj esperantistoj iam diligente esperantigis danajn kantojn. 

 Pro la ekzisto de YouTube videoj oni povas facile prezenti la kantojn en la dana  kaj la tradukaĵojn. 

La plimulton de la tekstoj mi ricevis de Jan kaj Lene Niemann. (D.E.F.A).

                             Jen la unua kanto:


La milda tago helas nun

La milda tago helas nun,
kaj birdoj kantas sub la sun',
kaj ĉio plenus de plezur',
se nur - se nur - se nur,
se nur najbara Ilsebil
plenumus peton inter mil -
kaj vangon metus apud vang'
kun sama, arda sang'.

Se ŝia eta, mola man'
etendus sin por akompan',
do fermus sin okuloj du
por cedi kison, ĉu?
Jes, tagoj helas longe nun,
kaj birdoj kantas sub la sun',
sed timas mi, ke Ilsebil
rifuzos petojn mil.

Laŭ heĝo venas Ilsebil -
ĉu celas min la rido-tril'?
Ŝi portas lakton en la plad'
por la feliĉa kat'.
Jen, vidu, ŝi ridetas min,
ho Ilsebil, ho karulin';
penetras kiel brila sun'
en mian koron nun.


By Berthe Morisot (Œuvre appartenant au musée des Beaux-Arts de Lyon) [Public domain], via Wikimedia Commons

('Den milde dag er lys og lang')
Teksto : Aage Berntsen
Muziko : Carl Nielsen
Traduko: Poul Thorsen