mandag den 3. juni 2013

Ho, kiel bela la arbar'



Teksto: H.C.Andersen. 1850

Traduko: S.K.Nielsen.






Ho, kiel bela la arbar',
kuk-kuk, kuk-kuk, falera,
kun bela, verda foliar',
kuk-kuk, kuk-kuk, falera.
La junular' en amebri'
promenas ofte tie ĉi.
:: Kuk-kuk, kuk-kuk, falera...
 
En luna brilo iras ni,
kuk-kuk, kuk-kuk, falera,
kaj ankaŭ sub la sunradi',
kuk-kuk, kuk-kuk, falera.
De la kukol' ekscias vi,
ĉu pli da kisoj havos vi.
:: Kuk-kuk, kuk-kuk. falera.::
 
Nur pensu pri gajec' kaj ĝoj',
kuk-kuk, kuk-kuk, falera,
kaj iru laŭ la hela voj'.
Kuk-kuk, kuk-kuk, falera.
Kaj la kukolo kantas pri
la amo inter li kaj ŝi.
:: Kuk-kuk, kuk-kuk, falera. ::





Tiu ĉi kaj amaso da aliaj Esperantigitaj dankantoj troviĝas ĉe:


La granda Tero.


 Tænk, hvis jeg sad på månen.

Teksto: Halfdan Rasmussen

Traduko: Poul Thorsen:

 


Se sidus mi sur Luno
ludante kun ĉiela nub',
mi povus okulumi
al ĉiu Tera bub'.

Mi povus vidi negron
tamburi sur tamburo-bret'
kaj vidi ĉinon manĝi
per sia bastonet'.

Kaj en Ruslando granda
kun frosto pli ol eblas kred'
en neĝo certe ludas
knabet' kun sia sled'.

Mi povus mane svingi
al norvegidoj ĉe torent',
dum gronlandanoj manĝas
fok-lardon kun kontent'.

Kaj laste sidas panjo,
- Danlando en la horizont' -
ŝi preskaŭ ne troveblas
en la tro grand a mond'.

En multaj, multaj landoj
infanoj ja similas sin.
Mi amas ilin ĉiujn,
kaj ili alias min.

En granda familio,
kaj se ni vivas en stabil',
gardante nian Teron,
ni loĝu en trankvil'.