tirsdag den 24. marts 2015

Esperantoversfabrikanta kanto'




De 'Dana Esperantisto', Kvara Jarkolekto Nr.3. Junio 1911.


 Dum la  matenmanĝo en Stige la odenseaj samideanoj faris grandan plezuron al la fremduloj per kanntado de la sekvanta kanto, kiun la odensea ''Esperantoversfabrikanto'' S-ro P.Bondesen verkis.''


Samideanoj! Tre bonveniĝitaj
vi estu post vojaĝoj finiĝitaj,
Ĉe la rivera bordo
multjare loĝis ni;
birdkante la agordo
sonadas nun al vi.
Kredu nin, karaj alvenantaj,
Kore ni estas salutantaj
nun al vi.

Palmarboj kaŝas esperantajn tonojn,
eĉ fagokronoj ŝirmas tiajn sonojn.
Fortege kiel ondo
de monda maro kun
senlimo de profundo
de bord' al bordo nun
paŝas mondvaste la movado.
Ĉiam per paca laborado
iru ĝi!

Belsona ĉiam estas Esperanto,
en grava temo kaj en gaja kanto.
Tuj fulme de klareco,
tuj mole sonas ĝi,
tuj akre de forteco,
sonĝdolĉe tonas ĝi.
Ĉian senton de tut'aero,
ĉian penson de tuta tero
havas ĝi.

Tre granda certe estas nia celo
kaj alta kiel suno de ĉielo.
La gentoj komprenigi
per sama lingvo por
estonte sanceligi
la barojn igu for!
Fideleco de promesanto!
Vivu la kara Esperanto,
vivu ĝi!










Jim kaj mi

Jim kaj mi
('Jim og jeg')
Teksto : Olfert Jespersen
Muziko : Fred V. Boven
Traduko: ?
La kanto esta de la jaro 1972 (proksimume). 

Jim kaj mi amikoj estis ĉiam
depost en la mondon venis ni.
Ploron, plendon konis Jim neniam,
feliĉulo ĉiam estis li.
Feliĉega Jim!
Malfeliĉa mi!
Ho, pro la sukces'
vin envias mi.

Jim kaj mi ekamis inon saman,
nur al Jim ŝi dolĉe diris "Jes".
Jim posedis, ho, belecon faman,
estus nur pri mi mensoga tez'!
Feliĉega Jim!
Malfeliĉa mi!
Ho, pro la sukces'
vin envias mi.

Post jareto mortis Jim la brava,
heredaĵo estis nur vidvin'.
Kuŝas Jim sub foliaro flava,
la vidvino nun edzigis min!
Feliĉega Jim!
Malfeliĉa mi!
Ho, pro la sukces'
vin envias mi.










Vekiĝo



La kanto estas de Fueno, kaj la teksto estas traduktia de fuena dialekto.

Ĉi-tie vi povas legi kaj la originalan tekston kaj la ne dialektan danan tekston.

Vekiĝo
('Opvaavni')
Teksto : Mads Hansen
Muziko :
Traduko: Otto Jonasen

Floretoj abundege kaj vigla kantbirdar'
ĉi-jare admirigas min unike.
Helverda, freŝa, bela sin montras fagarbar',
neniam antaŭ nun tiel mirige.
Kaj kien ajn rigardas mi, jen signo de magi'!
Leviĝas la animo al ravega harmoni'.
Mi sentas, ke tuj
printempas en Danuj',
leviĝas la animo al ravega harmoni'.
Ŝanĝiĝis la naturo nun - aŭ blinda estis mi.

Dankante pro la noktaj ripozo kaj kviet'
matene kantas birdoj dum flugrondo.
Se mi krepuske iras apud la riveret',
jen kvazaŭ babiladas ĉiu ondo.
El alnobosko flustras tre mistere la foli',
floreto ĉiu al mi diras: "Nur atendu pli."
Mi sentas, ke tuj
printempas en Danuj',
floreto ĉiu al mi diras: "Nur atendu pli."
Ŝanĝiĝis la naturo nun - aŭ surda estis mi.

Kaj ankaŭ sin novigas la vivo de l' popol',
eĉ en kabanoj estas ĝi floranta.
Atendu nur momenton, kaj vidu, kia rol'
la junularon estas atendanta.
Popola kant' de lukta kaj de luda poezi'
al mi dumvoje sonas kvazaŭ birda melodi'.
Mi sentas, ke tuj
printempas en Danuj',
al mi dumvoje sonas kvazaŭ birda melodi'.
Tutmondo aliiĝis aŭ - ĉu eblas, ke nur mi?







Mi esperas, ke ĉiele



 
Mi esperas, ke ĉiele ...
(laŭ 'Sådan er kapitalismen'/ Tia estas kapitalismo)
Teksto : Astrid Birkbak
Muziko : Popolmelodio


Mi esperas, ke ĉiele
la anim' de Zamenhof
nun ripozas, - kaj miele
eĉ aŭskultas al la strof'
de la fervojistoj verdaj
kunvenantaj tie-ĉi.
Kaj ne pensas: "Ho, la merdaj
homoj plaĉas ne al mi."

Se ni agas krokodile
timas mi, ke Ludovik'
tre volonte, eĉ gorile
instruadus al publik',
nome: "Fervojistoj: verde
devas vi paroli nun,
kaj se ne, mi diras: Merde!
Rajtos preni vin tajfun'."

Ni post verda viv' surtere
ja deziras esti ĉe
nia majstro - kaj cetere
povus esti bele, se
fervojistoj restos verdaj
kaj ni en la paradiz'
pri la lingvo estus spertaj -
eĉ por Zamenhof surpriz'.

 
 


Do ne krokodilu! 





søndag den 21. december 2014

Solen er så rød, Mor. Panjo, tag' foriras.

Solen er så rød,
Mor.
Panjo, tag' foriras.



Tradukis: H.P. Frodelund.

Panjo, tag'foriras.
Ĉiel ruĝiĝas nun;
Bonan Nokton diras
Kaj mortas jen la sun'.
Vulpo iras en malhel',
Ĉu ŝlosis vi, patrin'?
Jen Venu al la litpanel'
Kaj kantu dormen min.

Panjo, ĉu ne limo
Ekzistas de l'ĉiel'?
Jen en malproksimo
Briletas klara stel'.
Eble knabo tie nun
Rigardas tien ĉi.
Ĉu nun li enlitigas sin
Kaj dormas kiel mi?

Panjo, nin ĉirkaŭas
Mallumo tute nun.
Jen katet'miaŭas.
En flava bril' de l' lun'.
Mevoj havas en malhel'
Ne hejmon kiel mi.
Jen kantas steloj de l'ĉiel'.
Kaj nun ekdormas mi.







Harald Bergstedt (1877 – 1965),  kies kromnomo de Harald Alfred Petersen, verkis la poemon, 'Panjo Tag' foriras'. Li estis dana verkisto, dramisto kaj poeto. Kvankam li plejparte verkis por plenkreskuloj, kaj lia ĝenro estis ĉefe satira, li ankaŭ verkis poemojn por infanoj. Tri el ili, inklusive tiu ĉi, estas ankoraŭ ŝatataj en Danio.

Kiel verkisto ktp li estis ŝatita persono, tamen el politika vidpunkto li estis malpli aprobinda,  ĉar dum la okupacio (1940 - 45) li laboris por la nazia gazeto 'Fædrelandet' (Patrolando). Pro lia kolaboracio germana   Bergstedt estis enkarcirigata dum la jaroj 1946 -48

La melodion de la kanto komponis la fama dana komponisto Carl AugustNielsen (1865 – 1931).


La tradukisto de la kantaĵo estis H.P.Frodelund.Tamen kiu li estis?

Mi jam demandis kelkajn el miaj samlandanoj pri li, tamen ĝis nun neniuj povas doni al mi informojn. Per retesploro mi trovis informojn pri iu H.P.Frodelund, kiu kompilis Dana-Interlinguan vortaron. Ĉu la tradukisto de la bela kanto kabeis, aŭ ĉu li estas nur nomfrato de la esperantisto H.P. Frodelund?

Kvankam tiom da esperantistoj jam dediĉis la libertempon Esperantigi popolajn kantaĵojn ktp ofte oni forgesas ilin, kaj unu el la forgesitaj estas H.P.Frodelund.

Mi omaĝu lin kaj ankaŭ mia samlandano kaj samideano Lars Kroman, kiu estis kolektanta multajn belegajn tradukaĵojn de la dana kantaro.



mandag den 1. december 2014

Flirtas Haga Papilio.

 



Flirtas Haga Papilio
('Fjäriln vingad syns på Haga')
Teksto : C.M Bellmann
Muziko : C.M.Bellmann
Traduko: E. Malmgren

Flirtas Haga papilio
en nebul' kaj en sunor',
faras domon sur folio
kaj la liton sur la flor'.
Et-estaĵojn en la marĉo
naskis jam en suna varm'.
Ludas la zefira arĉo,
pompas la printempa ĉarm'.

Hago, sub printempan signon
venas ĉio en la mond',
kaj fieran blankan cignon
levas gaje blua ond'.
Fonto montras la spegulon
al arbar' en luma bril'.
Takte frapas sur betulon
kaj sur pinon la hakil'.

En Brunsviken la najadoj
levas kornojn kun plezur',
kaj torentas la kaskadoj,
tie estas Solna tur'.
Trotas en la bela tago
kun fiero ĉevalid',
dum feliĉa sin al Hago
turnas kamparan' kun rid'.






Funga Kanto




Funga kanto
(Kantebla laŭ 'I en kælder sort som kul')
Teksto : H.E.Jensen
Muziko : Hornemann


En aŭtuna la arbar'
inter arbotrunkoj
mi serĉante iras, ĉar
venis nun la fungoj!
Sub gajega melodi'
ilin enkorbigas mi
per tranĉil' kaj ungoj -
ho, vi belaj fungoj!

En aŭtuna la arbar'
velkis jam la floroj,
sed la fungoj sen avar'
brilas en koloroj:
blankaj, ruĝaj, kun ĉapel'
sur bastono - jen ombrel'!
kelkaj brilas oraj -
ho, tre belkoloraj! -

Kelkaj gustas kiel pom',
estas ja bonvenaj,
sed danĝeraj al la hom'
estas la venenaj!
"Necesegas la esplor' -
grava pli ol la kolor'" -
diris mia avo -
"estas la enhavo!"