søndag den 30. november 2014

Volga, Volga


Volga, Volga
('Stenjka Razin')
Teksto :
Muziko :
Traduko: K. Langgaard

De malantaŭ la insulo
sur la ondoj de l' river'
iras ŝipoj multkoloraj,
flirtas flagoj en aer'.
Sur l' antaŭa Stenjka Razin,
festas la edziĝon li
al princino el Persujo
en varmega amebri'.

Sed la viroj murmuregas:
"Tute li forgesis nin.
Nin virino anstataŭos.
Li fariĝis mem virin'."
Tiun mokon aŭdas Stenjka,
la terura ataman'.
Ĉirkaŭbrakas la persinon
li per sia forta man'.

Li la nigrajn brovojn sulkas,
fulmotondro estas li.
En okuloj liaj estas
nun videbla sangebri'.
"Nu, fordonu mi trezoron
la plej belan de l' amant'!"
sonas lia tondrovoĉo
trans la ondojn al la strand'.

La princino mortpaliĝas
(Timo estas en l' okul')
kaj silente aŭdas jenajn
vortojn de la terurul':
"Volga, Volga, patrineto!
Volga, via estu ŝi!
Ne antaŭe Don-kozakoj
donis tian-ĉi al vi!

Inter liberuloj estu
- Volga, Volga, patrinet' -
nek malpaco, nek batalo!
Tial - jen la virinet'!"
Kaj li ĵetas la persinon
(la plej karan sur la ter')
en la bluan profundaĵon,
kaj ŝin glutas la river'.

"Nun agordu balalajkojn!
Ludi, danci volas ni!
Estu gajaj, kamaradoj,
je la belmemor' pri ŝi!"
Jen dum kanto, danco, ludo
sur la ondoj de l' river'
iras ŝipoj multkoloraj,
flirtas flagoj en aer'.





Volga, Volga.





Ho, kara maj'



Ho, kara maj'
('Kom maj, du søde, milde')
Teksto : C.A.Overbeck
Muziko : W.A.Mozart
Traduko: A. Degen

Ho, kara maj', verdigu
la arbojn en la val',
violojn reflorigu,
rozetojn ĉe migdal'.
Aĥ, kiel mi sopiras
al eta, ĉarma flor',
volonte promeniras
en dolĉa bonodor'!

Ho, baldaŭ sin balancos
mil birdoj en branĉar'.
Sur florherbejo dancos
la gaja junular'.
Do, venu, sonorigu
la kloŝojn de l' konval',
belkanton vi aŭdigu
de l' rava najtingal'!










La alaŭdo

 



La alaŭdo
('Velkommen, lærkelil')
Teksto : Chr.Richardt
Muziko :
Traduko: C.Graversen

Bonvenon, alaŭdet'!
Neniu ton-kunmet'
de homa virtuozo pli min ĉarmas,
ol via kantjubil';
la ĝojaj tonoj mil
eĉ vintre per somersonoroj svarmas.

Neniam ĉas-insid',
neniam sang-avid'
vin pelas kontraŭ via frat' kruele;
kun milda, pia kor'
kaj ĝoja birdhumor',
vi flugas rekte supren alĉiele.

De l' alta firmament'
kaj sen kapturno-sent'
malsupren ŝvebas vi al via ino.
Ĉu super alta nub'
aŭ inter pajlorub'
vi agas plenfidele laŭ destino.

Se paŭzas dum tempet'
vi, birdo de la kred',
dum tra mallum' radias kristsoleno,
vi tuj post jarofin'
el jubilanta sin'
aŭguras vigle pri printemp-alveno.

Instruu min, amik',
pri notoj de l' muzik'
vin deviganta tiel frue ardi,
ke lernu ankaŭ ni
tra neĝo kaj glaci'
la pentekostan brilon jam rigardi!



En fojnamaseto.

En fojnamaseto
('Dans le jardin de mon père')
Teksto :
Muziko :
Traduko:

:/: Sen hejmo, sen monero,
libera sub ĉiel' :/:
vagadas mi sur tero
laŭ volo kaj sen cel'.
En fojnamaseto,
kiel bone, bone tre,
en fojnamaseto
bone dormas mi.

:/: Dumvintre falas neĝo,
somere brilas sun', :/:
feliĉa kiel reĝo
mi vagas sub la lun'.
En fojnamaseto ...

:/: Por mi blovetas vento,
ondumas riveret', :/:
por mi odoras mento,
ruĝiĝas papavet'.
En fojnamaseto ...

:/: Pli riĉa ol riĉulo
ne timas ŝtelon mi, :/:
trezor' de vagemulo
valoras nur por li.
En fojnamaseto ...









Nigra Rudolfo

Nigra Rudolfo
('Sorte Rudolf')
Teksto : A.E.Karlfeldt
Muziko : R.Norrby
Traduko: G. Johansson

Rudolfo la kapon mallevas
kaj dancas kun gaja mien'
memoras pri noktoj plenĝuaj
en la amsterdama haven'.
Pri brunaj knabinoj li revas
ŝvebantaj belmove sur strand'
de marebenaĵoj bluaj
sub luno de Samoa-land'.

Laŭ roslaga valso flugmole
li dancas kun reva kapklin'.
La brakon li tiel ĉe-kole
kunplektis kun la ĉilanin'.
Ĉe fajro en nokto tropika
al la dektrijara princin'
en negra vilaĝo afrika
harbuklojn li montris en klin'.

Jen viroj sin svingas en danco
sur Málaga, bordo de l' vin'!
En ĝuo profunda ŝi dronas,
ravita nordlanda knabin'.
Dum arde li prenas kaj donas,
al li ŝi premiĝas en trem'.
Baltmaro je longa distanco
respondas al ŝia ekĝem'.





La maro ĉirkaŭ Danio.

La maro ĉirkaŭ Danio
('Havet omkring Danmark')
Teksto : L.C.Nielsen
Muziko : Carl Nielsen
Traduko: Kaj Røssum

Maro ĉe Danio
patrina nia mar',
kun okula bluo
kaj kun tener' de sonĝoj.
Memorigaj ondoj
bordiĝas tie ĉi.
La sopir' dotita de vi.

Refreno:
Nin gvidas via voj',
validas via leĝ'.
Ni plugas viajn ondojn
per nia kila eĝ'.
Vi lulas nin tra l' mondo
al kiu ajn destin'.
Vin amas ni, ho mar',
ni apartenas vin!

Maro ĉe Danio
patrina nia mar',
griza kiel vivo
kun verdo de l' espero.
Pro ŝaŭmanta sfero
disiĝas nia land'.
Pri heroa mort' instruant'.

Refreno ...
Maro ĉe Danio
patrina nia mar',
kiel vol' obstina
kaj kiel venk' fiera.
Ĉu kiraso fera
resonas el la strand'
pro honoro al nia land'?
Refreno ...