Ho,
kara maj'
('Kom
maj, du søde, milde')
Teksto
: C.A.Overbeck
Muziko
: W.A.Mozart
Traduko:
A. Degen
Ho,
kara maj', verdigu
la
arbojn en la val',
violojn
reflorigu,
rozetojn
ĉe migdal'.
Aĥ,
kiel mi sopiras
al
eta, ĉarma flor',
volonte
promeniras
en
dolĉa bonodor'!
Ho,
baldaŭ sin balancos
mil
birdoj en branĉar'.
Sur
florherbejo dancos
la
gaja junular'.
Do,
venu, sonorigu
la
kloŝojn de l' konval',
belkanton
vi aŭdigu
de
l' rava najtingal'!
Ingen kommentarer:
Send en kommentar