søndag den 30. november 2014

La alaŭdo

 



La alaŭdo
('Velkommen, lærkelil')
Teksto : Chr.Richardt
Muziko :
Traduko: C.Graversen

Bonvenon, alaŭdet'!
Neniu ton-kunmet'
de homa virtuozo pli min ĉarmas,
ol via kantjubil';
la ĝojaj tonoj mil
eĉ vintre per somersonoroj svarmas.

Neniam ĉas-insid',
neniam sang-avid'
vin pelas kontraŭ via frat' kruele;
kun milda, pia kor'
kaj ĝoja birdhumor',
vi flugas rekte supren alĉiele.

De l' alta firmament'
kaj sen kapturno-sent'
malsupren ŝvebas vi al via ino.
Ĉu super alta nub'
aŭ inter pajlorub'
vi agas plenfidele laŭ destino.

Se paŭzas dum tempet'
vi, birdo de la kred',
dum tra mallum' radias kristsoleno,
vi tuj post jarofin'
el jubilanta sin'
aŭguras vigle pri printemp-alveno.

Instruu min, amik',
pri notoj de l' muzik'
vin deviganta tiel frue ardi,
ke lernu ankaŭ ni
tra neĝo kaj glaci'
la pentekostan brilon jam rigardi!



Ingen kommentarer:

Send en kommentar