fredag den 31. maj 2013

Kiel en junaj tagoj

Kiel en junaj tagoj



Teksto :Kaj Munk
Traduko:Poul Thorsen

Mutu, amiko, la gramofon',
ĉesu la saksofon-grakoj.
Sonu denove la violon'
kiel en junaj tagoj.
En la urbego sufiĉas la ted',
venu al kampo-vagoj.
Sentu roserojn sub la pied'
kiel en junaj tagoj.

Dolĉe ekkantas la najtingal'
al parulin' inter fagoj.
Same beata la am-signal'
kiel en junaj tagoj.
Luno sen help' de elektra flu'
velas trans arkipelagoj,
brilas al reva, vaganta du'
kiel en junaj tagoj.

Spiras apenaŭ ĉe nokto-mez'
vento laŭ niaj imagoj.
Flustras la steloj pri eternec'
kiel en junaj tagoj.
Turnas sin Mondo senŝanĝe, sen ĉes',
spite al ĉiuj plagoj -
li diras: Ĉu? kaj ŝi spiras: Jes!







http://www.youtube.com/watch?v=NY0OIA6hEqU

Ridetas dolĉa la dana bord'


La kastelo de Kronborg, Elsinoro.

Ridetas dolĉa la dana bord'
('Hvor miler fager den danske kyst')
Teksto : Johs. V. Jensen
Muziko :
Traduko: Poul Thorsen

Ridetas dolĉa la dana bord'
kaj ĉirkaŭbrakas ondaron helan,
dum somer-nuboj kun ŝip-eskort'
gracie iras en Sundon belan.
Kaj KRONBORG krutas
de sur Seland',
dum resalutas
la mara grand'.

Sopiris frue ni al la mar'.
Sed kiam ondoj la voĉon levis
simile venton tra gren-kampar',
plej multaj turni la ŝipon devis.
Reiron gvidas
la verda fjord',
kaj dolĉa ridas
la dana bord'.

Sur danaj kampoj ondiĝas hum'
mildeme, kiel virino spiras.
Hordeo skuas silkharojn, dum
sekalo reve al sun' sopiras.
La vent' rapidas
tritikon for,
kaj dolĉa ridas
la dana bord'.

La fojno spiras en spica vent'.
Rivero plonĝas herbejon ĝoje.
Alaŭdoj trilas en sun-torent',
dum floroj klinas sin apud-voje.
Pratomboj krone
de l' verda land'
belegas fone
de l' mara strand'.

Severe vokas la voĉo de
antikvaj tomboj sub herba verdo.
Mortintajn gentojn forgesu ne,
nek la heredon de nobla sperto.
Mortintaj gentoj
en tera sin'
kun pratalentoj
admonas vin.

La manoj formas laŭ penso-kler'.
Per ŝtonoj luktis la prakampuloj.
Kaj ĉiu ero en dana ter'
animon portas de ĉi insuloj.
Se vi komprenu
pri l' origin',
trezoron tenu
kaj taksu ĝin.

Sed se vi celis al fremda strand',
viking-simile la maron estris,
revene al la malnova land'
vi sentos, kie la koro nestis.
Ĉar pradestinoj
kaj kor-inklin'
kaj mildulinoj
regadas nin.




Jens Vejmand

Jens Vejmand

 Supre jen la laborejo de Thomas Petersen, kiu estis la vera Jens Vejmand.

('Jens Vejmand')
Muziko :Carl Nielsen
Traduko: C.Graversen

Post pajla ventŝirmilo
- kun man' en vundovind',
ledpeco ĉe okulo
kaj gapa ŝuopint' -
jen sidas li, Jens Vejmand;
pro akra vivbezon'
la panon elmartelas
el malmolega ŝton'.

Se vi matenon frue
vekiĝas pro kaskad'
de sonoj de martelo:
batado, bat', batad',
ja estas li, Jens Vejmand;
jen fulmas de l' martel'
fajreroj furiozaj
jam sub mateno-stel'.

Se de kaleŝ' komforta
oldulon vidas vi,
kun akvo en okuloj
kaj vanga larmostri',
ja estas li, Jens Vejmand:
la krura kovropajl'
nur vane povas ŝirmi
de vento, frost' kaj hajl'.

Se vi veturas hejmen
en pela pluva vent',
dum pro malvarm' tremetas
Venus' en okcident',
denove ŝtalsonoron
vi aŭdas tra l' veter',
ja estas li, Jens Vejmand,
ankoraŭ ĉe l' afer'.

Li tiel nian vojon
glatigis ĝis pere',
kaj antaŭ kristnaskiĝis,
la brako diris: ne!
Jen kuŝis li, Jens Vejmand,
senforta man' kaj kor';
malvarman vintronokton
li transportiĝis for.

Nun staras en tombejo
tabul' en putra stat'
mizere kliniĝanta
sen farbo sur fasad',
jen kuŝas li, Jens Vejmand;
sur ŝtonoj vivis li,
sed lian tomboŝtonon
neniam faris ni.