lørdag den 1. juni 2013

Feliĉa Tago de Svante




Svantes lykkelige dag. Benny Andersen.
Traduko: Poul Thorsen 

Kia mateno nun!
Ruĝas la ronda sun'.
Nina jam staras sub duŝ',
- fromaĝon en mia buŝ'.
Ne tro malbonas la viv' en Danuj',
kaj pretas la kafo tuj.

Floroj ekfloras tre.
Jen grimpas arane'.
Birdoj ekflugas en ar',
ĉiam en solidar'.
Ne tro malbonas feliĉ en Danuj',
kaj pretas la kafo tuj.

Verdas malseka herb'
por la abela ĉerp'.
Pulmoj plenigas sin per
flaroj de l'primaver'.
Ne tro malbonas la ĝoj' en Danuj',
kaj pretas la kafo tuj.

Kanto sub duŝo-ban',
ĝojas la kara infan'.
Bluas la blua ĉiel',
kaj mi komprenas kiel.
Ne tro malbonas feliĉ' en Danuj',
kaj pretas la kafo tuj.

Nina eliras nun:
nuda, malseka brun',
kisas min ame kaj ek-
kombas la' harojn por sek'.
Ne tro malbonas la viv' en Danuj',
kaj pretas la kafo tuj.



Bonegan kompason

Bonegan kompason




Teksto : H.H.Seedorf-Pedersen
Muziko :
Traduko: K.Langgaard

Bonegan kompason!
Plenigu la glason
kaj donu la kandon al mi ĝuste nun!
Rapide, nu venu!
la punĉon ni prenu!
Ĉar Rosvald kaj Rosa vojaĝas - Rangoon.

Adiaŭ, knabinoj!
Ĉe fremdlandaninoj
troviĝas ja ĉiam pretec' en la am'.
Mi konis knabinon
Tjingatjukaninon
kun amo simila al pulv' kaj cinam'.

La bela lilio
en la familio -
ŝi estis nigrega ja kiel vanil'.
Finiĝas ja ĉio;
do ankaŭ ĉi tio;
ŝi trompis min kun la stultulo O'Neill.

Sed tio ne gravas
al li, kiu havas
blondharan knabinon en hejma kampar'.
Nun gluton el glaso!
Ŝi estas kompaso,
kondukas nin hejmen trans ŝaŭma ondar'.

Se iras la oro
en urb' Singaporo
renkontos nin okul'-riproĉ' pro la mon'.
Ni ploras varmege
kaj pentas larmege
je la akompan' de la akordion'.

Sed sur la ondvojo
foriras malĝojo
pro nia sopir' al albordo-tajfun'.
Kaj kiam ni iros,
memoru: sopiros
ni al la patruj'; sed nun for al Rangoon!

                                             Jen la video danlingva.

                            http://youtu.be/VBi5IUSiBB4

Danio estas mia hejmo ĉarma


Danio estas mia hejmo ĉarma

Teksto : H.C.Andersen
Muziko : P. Schierbeck, H. Rung
Traduko: J. Wulff


(Fagoj ofte kreskas en danaj arbaroj.)


Danio estas mia hejmo ĉarma,
en ĝia ter' radikon havas mi.
Patrina voĉo! mia lingvo varma,
al mia koro dolĉe iras vi.
Karega dana land'
kun tombegara ĉeno
ĉe kampo de lupol' kaj pomĝardeno;
mi amas vin, mia patruj', Dani'!

Ĉu la somero kreas florojn ie
pli riĉe ol ĉi tie ĉe la mar'?
Pli bele brilas la plenlun' nenie
ol en la hejmo de la fagarbar'!
Karega dana land'
kun Dannebrog ondante,
ĝi venis al ni de l' ĉiel falante;
mi amas vin, mia patruj', Dani'!

Ho lando bela, kie mi naskiĝis,
en kies ter' radikon havas mi,
kaj kie la patrina voĉ' kuniĝas
je l' ĉarma lingv' en dolĉa melodi'.
Karega dana land',
herbfreŝa insularo
kun nest de l' cign' sovaĝa ĉe la maro;
mi amas vin, mia patruj', Dani'!



Somermeza kanto

                    Somermeza kanto




Teksto : Holger Drachmann
Muziko :P.E Lange-Müller
Traduko: Ejlif Andersen (libere reverkita)

Amata patri'!
Dum kristnasko kun ĝoj'
ni rigardas la arbon dum lumoj ekbrilas.
Ni laŭ kampo kaj voj'
aŭdas laŭdon por vi
dum printempo, ĉar vigle la birdoj nun trilas.
Ni kantas por vi, kiam post nia peno
en niaj grenejoj abundas la greno.
:/: Sed ni sentas en kor'
ke plej granda honor'
estas via, Sankt' Hans,
somermeze en festa soleno. :/:

Amata patri'!
En varia somer'
grandaj nuboj benaĵojn en kampojn faligas.
Dum sunbrila veter'
kreskas floridili',
al laboro naturaj donacoj instigas.
Sed kiam alvenas labortaga fino,
kaj dum trifolion manĝegas bovino,
:/: tiam iras por danc'
laŭ ordon' de Sankt' Hans
gejunuloj simile al
idoj kun ludaj inklinoj. :/:


Amata patri'!
Inter landoj infan'.
Ni vin gardas, ni nian liberon defendas.
Sed kun paco en man'
ni al ĉiu naci'
kiu estas pacema, la manon etendas.
En urb' kaj kamparo ekzistas jam troloj.
Ni ilin forigas per fajraj simboloj.
:/: Malpacemo nun for!
La porpaca labor'
povas venki, se nur
estas bonaj la koroj kaj 
voloj. :/: