torsdag den 6. juni 2013

Oni ĝojas, kiam la suno brilas

Oni ĝojas, kiam la suno brilas

( Supre la sunveturilo kiu videblas en Nacia Muzeo en Kopenhago.)

('Man bli'r så glad, når solen skinner')
Teksto : C.V.Meincke
Traduko: Kaj Røssum

Koro saltas en la brust',
bona tag' laŭ mia gust',
ina kiso logas de lipopar'.
Movas sin pied' sen lim',
malpeziĝas la anim',
cerbo ja klariĝas, kaj mi scias ja:
Mi ĝojas, se la suno brilas
foriĝas ĝem', sopir' de l' tag'.
Pro ĝi la turoj or-similas,
la urbon premas mi en brak'.
Klarigu tion vi!
Rondire ridas mi,
nun ĝojas en liber' -
mi scias pri l' afer':
Mi ĝojas, se la suno brilas
sur reĝa urbo KOPENHAG'.

Se verdiĝas et-foli'
de mi sonas ĝoja kri',
KOPENHAG' ja estas plej bona lok'.
Se printempas en april'
kun la alaŭdeta tril',
tiam mi kunkantas pro ĉarma allog'.
Mi ĝojas, se la suno brilas,
foriĝas ĝem', sopir' de l' tag'.
Bontrov' ĉi tie ja facilas
en hejma urbo KOPENHAG'.
Ja optimismas mi
vagante tie ĉi,
ĝojiĝas per la kant'
ja ĉiu vizitant'.
Mi ĝojas, se la suno brilas
sur reĝa urbo KOPENHAG'.



Eble eĉ se vi estus malgaja, la suno gajigus vin! Nu, laŭ la virino en la sekva video.




Konsolo de la danoj.

        Konsolo de la danoj




                             'Langt højere bjerge'
                             Teksto : N.F.S.Grundtvig 1820
                             Muziko : H.O.C. Zinck      1801
                             Traduko: C. Graversen



Nu, ĝis nun neniu jam enmetis videon de tiu ĉi en YouTube. 

Tamen  


La montoj de l' mondo en granda mezur'
la danajn altaĵojn superas.
Ni tamen pro nia ebena natur'
kun verdaj montetoj fieras.
Ne taŭgas por ni la kapturna altec'.
Ĉetera restad' donas pli da progres'.

Pejzaĝoj mirinde pli bele laŭ dir'
troviĝas en lokoj aliaj.
Sed kreskas ĉe ni miozot' kaj latir'
sur bordoj kun fagoj graciaj,
kaj pleje nin ravas, dum vivo sur ter',
floranta kamparo kun ondo-border'.

Kaj eble aliaj por gloro kaj mon'
pli pompajn faraĵojn prezentis.
Sed en nia ŝildo leonoj, sur fon'
de koroj, ne vane atentis.
Kverelu la agloj pri parto post part'
de l' tero, ni restas ĉe nia standard'.

Popoloj multege pli saĝaj ol ni
kredeble kelk-ie sin trovas.
Sed danoj sin helpas per simpla raci',
konkuri kun di' ni ne provas.
Se brulas por justo kaj vero la kor',
al nia prudento ne mankas valor'.

Kaj lingvoj pli noblaj, superbaj sen lim'
laŭdire kelkloke sonoras.
Sed danoj, en lingvo de deca esprim',
la alton kaj belon honoras.
Kaj pli ni moligas per milda frazer',
ol pistas aliaj per frazoj el fer'.



Hubula kanto


               Hubula kanto





('Med min hakke, min skovl og min spade')
Muziko : Johan Torrild
Traduko: H.E.Jensen

Dum fine silentas la vintra ĥoral',
kaj streĉas sin en la sunbrilo
folioj de vintro-taŭzita sekal',
altiras min kvazaŭ por festo-batal'
la hakil', ŝovelil' kaj fosilo.

La eĝon rustintan ĝis ŝtalblua pur'
poluras mi per akrigilo,
kaj nun mi forkuras de vando kaj mur'
al ŝtonplena kamp' en la marĉa natur'
kun hakil', ŝovelil' kaj fosilo.

Aŭskultas kantadon mi de la birdar',
min vokas alaŭdo per trilo;
kunvenas ja tiel ni jaron post jar',
ĝi trilas, laboras mi en la kampar'
per hakil', ŝovelil' kaj fosilo.

Kaj kiam la suno subiras en bel'
en vast-erikeja trankvilo,
la dorson rektigas mi, vokas min cel',
briladas kaj glimas la ŝtalblua hel'
de hakil', ŝovelil' kaj fosilo.








      






Iom da informoj pri la tradukanto H.E. Jensen:    Jen la fonto.

<<  La tradukanto =HEJ - Hans Erik Jensen, Toustrup, - † 18.6.1973
Jam antaŭ proksimume 40 jaroj HEJ esperantiĝis, kaj dum tre multaj jaroj li estis ege aktiva diversmaniere. Li ne nur tradukis multajn danajn kantojn, sed li ankaŭ verkis multajn originajn.
Unu el la plej gravaj labor­oj, en kiu li partoprenis, estis la redaktado de Da­na Antologio, kiu realigis dank' al tio, ke HEJ estis la plej aktiva kaj laborema aganto.>>