Konsolo
de la danoj
'Langt
højere bjerge'
Teksto
: N.F.S.Grundtvig 1820
Muziko
: H.O.C. Zinck 1801
Traduko:
C. Graversen
Nu, ĝis nun neniu jam enmetis videon de tiu ĉi en YouTube.
Tamen
La
montoj de l' mondo en granda mezur'
la
danajn altaĵojn superas.
Ni
tamen pro nia ebena natur'
kun
verdaj montetoj fieras.
Ne
taŭgas por ni la kapturna altec'.
Ĉetera
restad' donas pli da progres'.
Pejzaĝoj
mirinde pli bele laŭ dir'
troviĝas
en lokoj aliaj.
Sed
kreskas ĉe ni miozot' kaj latir'
sur
bordoj kun fagoj graciaj,
kaj
pleje nin ravas, dum vivo sur ter',
floranta
kamparo kun ondo-border'.
Kaj
eble aliaj por gloro kaj mon'
pli
pompajn faraĵojn prezentis.
Sed
en nia ŝildo leonoj, sur fon'
de
koroj, ne vane atentis.
Kverelu
la agloj pri parto post part'
de
l' tero, ni restas ĉe nia standard'.
Popoloj
multege pli saĝaj ol ni
kredeble
kelk-ie sin trovas.
Sed
danoj sin helpas per simpla raci',
konkuri
kun di' ni ne provas.
Se
brulas por justo kaj vero la kor',
al
nia prudento ne mankas valor'.
Kaj
lingvoj pli noblaj, superbaj sen lim'
laŭdire
kelkloke sonoras.
Sed
danoj, en lingvo de deca esprim',
la
alton kaj belon honoras.
Kaj
pli ni moligas per milda frazer',
ol
pistas aliaj per frazoj el fer'.

Ingen kommentarer:
Send en kommentar