søndag den 9. juni 2013

La Roboj

La Roboj 





Mia robo ruĝas kiel rozo,
Ĉiuj miaj aĵoj ruĝas kiel ĝi;
Tio ja ĉar mi amas ĉion ruĝan,
Kaj ĉar poŝtiston* tiom amas mi. 

Mia robo verdas kiel herbo,
Ĉiuj miaj aĵoj verdas kiel ĝi,
Tio ja ĉar mi amas ĉion verdan
kaj ĉar ĝardeniston tiom amas mi.

Mia robo bluas kiel maro,
Ĉiuj miaj aĵoj bluas kiel ĝi
Tio ja ĉar mi amas ĉion bluan
kaj ĉar mariston tiom amas mi.

Mia robo flavas  kiel oro,
Ĉiuj miaj aĵoj oras kiel ĝi,
Tio ja ĉar mi amas ĉion oran
kaj ĉar oriston tiom amas mi.

Mia robo nigras kiel karbo,
Ĉiuj miaj aĵoj nigras kiel ĝi,
Tio ja ĉar mi amas ĉion nigran
kaj ĉar fulgiston tiom amas mi.

Mia robo buntas kiel mondo,
Ĉiuj miaj aĵoj buntas kiel ĝi,
Tio ja ĉar mi amas ĉion buntan
kaj ĉar pentriston tiom amas mi.

Teksto dana kaj melodio: Gunnar Nyborg-Jensen (1912 - 1970)
Traduko: Christian Graversen. El la Terglobo kantas 1956.

(Unu el la plej famaj infankantoj danaj kaj norvegaj. Gunnar Nyborg-Jensen estis kantpedagogo kaj verkisto. Lia infankantlibro 'De små synger' - ' La etuloj kantas' estis inkludata en la dana literara kanono de la jaro 2006)

Poŝtiston*
Poŝtisto en Danio tradicie vestas sin per ruĝa mantelo.





Unu el la plej internaciaj kantoj en la mondo.




Laŭ la priskribo de la video: 'Tiu ĉi estas malnova dana kanto'. Nu, verdire la kanto estas originale franca, sed troviĝas tradukaĵoj multlingvaj.
En Britio infanoj kantas: 'Are you sleeping, are you sleeping, Brother John'. Kiam ili komencis lerni la francan, tiam oni ofte instruas al ili la kanton 'Frère Jaques'. En danaj infanĝardeno oni kantas: 'Mester Jacob'. Cetere mi iam havis koleginon el Gronlando, kiu kantigis nin per la gronlanda versio, tiun mi bedaŭrinde jam forgesas.

 Lastjare dum la dana, germana kaj pola kongreso en Berlino Kim Henriksen postulis al la ĉeestantaro multnacia, ke oni kantu la saman kanton denasklingve. 

Do oni kantis ĝin germane, dane, pole, hispane, itale ktp.

 Kiam Kim demandis, ĉu ne angle? Mi jesis kaj tiam iu, kiu sidis malantaŭ mi ekkriis:

'' Ve, ne en  la angla!''

''Ho, jes ankaŭ en la angla'' estis mia repliko.

KAJ

mi kantis la kanton angle.


Frato Ĵako

Frato Ĵako, frato Ĵako, 
levu vin, levu vin
/Jen la sonorilo/
/bim bam bum/

Frato Ĵako, frato Ĵako,
lavu vin, lavu vin,
/metu viajn vestojn/
/bim bam bum/

Frato Ĵako, frato Ĵako,
kuru do, kuru do,
/tuj al la lernejo/
/bim bam bum