mandag den 1. december 2014

Flirtas Haga Papilio.

 



Flirtas Haga Papilio
('Fjäriln vingad syns på Haga')
Teksto : C.M Bellmann
Muziko : C.M.Bellmann
Traduko: E. Malmgren

Flirtas Haga papilio
en nebul' kaj en sunor',
faras domon sur folio
kaj la liton sur la flor'.
Et-estaĵojn en la marĉo
naskis jam en suna varm'.
Ludas la zefira arĉo,
pompas la printempa ĉarm'.

Hago, sub printempan signon
venas ĉio en la mond',
kaj fieran blankan cignon
levas gaje blua ond'.
Fonto montras la spegulon
al arbar' en luma bril'.
Takte frapas sur betulon
kaj sur pinon la hakil'.

En Brunsviken la najadoj
levas kornojn kun plezur',
kaj torentas la kaskadoj,
tie estas Solna tur'.
Trotas en la bela tago
kun fiero ĉevalid',
dum feliĉa sin al Hago
turnas kamparan' kun rid'.






Funga Kanto




Funga kanto
(Kantebla laŭ 'I en kælder sort som kul')
Teksto : H.E.Jensen
Muziko : Hornemann


En aŭtuna la arbar'
inter arbotrunkoj
mi serĉante iras, ĉar
venis nun la fungoj!
Sub gajega melodi'
ilin enkorbigas mi
per tranĉil' kaj ungoj -
ho, vi belaj fungoj!

En aŭtuna la arbar'
velkis jam la floroj,
sed la fungoj sen avar'
brilas en koloroj:
blankaj, ruĝaj, kun ĉapel'
sur bastono - jen ombrel'!
kelkaj brilas oraj -
ho, tre belkoloraj! -

Kelkaj gustas kiel pom',
estas ja bonvenaj,
sed danĝeraj al la hom'
estas la venenaj!
"Necesegas la esplor' -
grava pli ol la kolor'" -
diris mia avo -
"estas la enhavo!"

Cedas la suno.

Cedas la suno
(melodio laŭ 'Mægtigste Kriste')
Teksto : Poul Thorsen
Muziko : Fr. Flemming


Bela septembro -
buntas la arbaro.
Naŭa monato laŭ la kalendaro.
Falas la fruktoj post ĝiskreva ŝvelo
al sia celo.

Bela septembro -
fungoj por plezuro
svarmas sur la paletro de l' naturo:
La fungiado, rava kaj horora,
mil-mil-kolora.

Bela septembro -
urĝas la rikolto.
Prujne vestiĝas jam aŭtun-heroldo.
En sia lukto, ombro kontraŭ lumo,
cedas la suno.

Bela septembro
kun stelaro klara.
Dista paseo dolĉa kaj amara
fronte al frido de futuro krude
lasas nin mute.






En la lumaj noktoj

 


En la lumaj noktoj
('Danmark, nu blunder den lyse nat')
Teksto :
Muziko : Carl Nielsen, Oluf Ring
Traduko: C. Graversen

Gardas dumdorme vin, dana land'
nun somerluma la nokto.
De kukolo en boskorand'
kaj de l' maro sub rosa strand'
sonas akord' trankvila
kiel kantet' lulila.

Kaj viaj lagoj je dormofin'
ŝajnas patrino-okuloj.
Kio dormas en via sin'
en sunlumo nun laŭdas vin,
kreskas el la abundo
de la pratemp-profundo.

Alten fordronas en lumobril'
ĵus elkovitaj alaŭdoj,
kun la lumo la birdotril'
fluas kiel dum jaroj mil.
Ĝojo en nestoj foraj
sonas el brustoj koraj.

De la ĝardenoj sambukflorar'
tra la fenestroj odoras.
Jen virkoko per krifanfar'
distrumpetas pri propra far'.
En somervento greno
ondas por homa beno.

Bovoj, ĉevaloj sur herbeben',
ŝafoj kun gajaj ŝafidoj,
grenoŝarĝoj en longa ĉen',
velkurado trans borddolmen',
suno kaj pluvvetero
oftas en la somero.
Dolĉa amemo kaj milda kant'
de l' serenkoraj knabinoj
bonaŭguras pri l' vivdemand'
senmorteco de nia land',
tagoj kun suna riĉo
kaj somernoktfeliĉo.







































Sur la vaporŝipo

 


Sur la vaporŝipo
('Natten breder sine vinger')
Teksto :
Muziko : E. Hornemann
Traduko: Kaj Røssum

Etendiĝas nokt-flugiloj,
steloj ariĝas sur blua velur',
vespersonas sonoriloj
ĉio pretiĝas por hejma vetur'.
Nur veturu, laŭ prefero!
Ŝipo atendas, per ĝi iros ni
en kvieta la vespero
sur ĉarma SUNDO en blu-harmoni'.

Aŭdu kanton de l' ŝipantoj,
tonoj logante nin gvidas al ĝi.
La undinaj aŭskultantoj
vidu ĉe ŝipe proksime al ni.
Kaj sopiro pro la kanto
eĉ ĉe la ĉasta bonmora driad'.
Vidu arbon ĉe la rando
klinas sin mare por bon-aŭskultad'.

Sundajn ondojn ŝipo formas.
De la vilaĝo ekbrilas lumad'.
Nur la fiŝkaptistoj dormas
kaj sin ripozas por frua agad'.
Lasu dormi laŭ prefero!
Ni ja kantadas, kantadas ja ni
en kvieta la vespero
sur ĉarma SUNDO en bluharmoni'.