En
la lumaj noktoj
('Danmark, nu blunder den
lyse nat')
Teksto :
Muziko : Carl Nielsen,
Oluf Ring
Traduko: C. Graversen
Gardas
dumdorme vin, dana land'
nun
somerluma la nokto.
De
kukolo en boskorand'
kaj
de l' maro sub rosa strand'
sonas
akord' trankvila
kiel
kantet' lulila.
Kaj
viaj lagoj je dormofin'
ŝajnas
patrino-okuloj.
Kio
dormas en via sin'
en
sunlumo nun laŭdas vin,
kreskas
el la abundo
de
la pratemp-profundo.
Alten
fordronas en lumobril'
ĵus
elkovitaj alaŭdoj,
kun
la lumo la birdotril'
fluas
kiel dum jaroj mil.
Ĝojo
en nestoj foraj
sonas
el brustoj koraj.
De
la ĝardenoj sambukflorar'
tra
la fenestroj odoras.
Jen
virkoko per krifanfar'
distrumpetas
pri propra far'.
En
somervento greno
ondas
por homa beno.
Bovoj,
ĉevaloj sur herbeben',
ŝafoj
kun gajaj ŝafidoj,
grenoŝarĝoj
en longa ĉen',
velkurado
trans borddolmen',
suno
kaj pluvvetero
oftas
en la somero.
Dolĉa
amemo kaj milda kant'
de
l' serenkoraj knabinoj
bonaŭguras
pri l' vivdemand'
senmorteco
de nia land',
tagoj
kun suna riĉo
kaj
somernoktfeliĉo.
Ingen kommentarer:
Send en kommentar