lørdag den 8. juni 2013

moli Malon'

             Moli Malon'



Teksto : Eira popolkanto
Muziko : Eira popolmelodio
Traduko: Poul Thorsen

(Nu, la kanto ne estas dana, sed Poul Thorsen, la tradukanto, estis ja dano)
 
Sur strato Dublina
kun beleco knabina
unue okulis min Moli Malon'.
Kun puŝveturilo
tra l' strat-maltrankvilo
kriis: Konkoj kaj skombroj,
/: vivantaj, o-ho! :/

Ŝi fiŝojn disvendis,
kaj ŝi tute ne fremdis,
ĉar same la patro kaj ŝia patrin'
kun puŝveturilo
tra l' stratmaltrankvilo
kriis: Konkoj kaj skombroj,
/: vivantaj, o-ho! :/

Ŝi mortis pro febro,
tute ne eblis retro-
venigi la vivon de Moli Malon'.
Sed ŝia spirito
post ŝia vehiklo
krias: Konkoj kaj skombroj,
/: vivantaj, o-ho! :/