Moli
Malon'
Teksto
: Eira popolkanto
Muziko
: Eira popolmelodio
Traduko:
Poul Thorsen
(Nu, la kanto ne estas dana, sed Poul Thorsen, la tradukanto, estis ja dano)
Sur
strato Dublina
kun
beleco knabina
unue
okulis min Moli Malon'.
Kun
puŝveturilo
tra
l' strat-maltrankvilo
kriis:
Konkoj kaj skombroj,
/:
vivantaj, o-ho! :/
Ŝi
fiŝojn disvendis,
kaj
ŝi tute ne fremdis,
ĉar
same la patro kaj ŝia patrin'
kun
puŝveturilo
tra
l' stratmaltrankvilo
kriis:
Konkoj kaj skombroj,
/:
vivantaj, o-ho! :/
Ŝi
mortis pro febro,
tute
ne eblis retro-
venigi
la vivon de Moli Malon'.
Sed
ŝia spirito
post
ŝia vehiklo
krias:
Konkoj kaj skombroj,
/:
vivantaj, o-ho! :/

Ingen kommentarer:
Send en kommentar