torsdag den 6. juni 2013

Oni ĝojas, kiam la suno brilas

Oni ĝojas, kiam la suno brilas

( Supre la sunveturilo kiu videblas en Nacia Muzeo en Kopenhago.)

('Man bli'r så glad, når solen skinner')
Teksto : C.V.Meincke
Traduko: Kaj Røssum

Koro saltas en la brust',
bona tag' laŭ mia gust',
ina kiso logas de lipopar'.
Movas sin pied' sen lim',
malpeziĝas la anim',
cerbo ja klariĝas, kaj mi scias ja:
Mi ĝojas, se la suno brilas
foriĝas ĝem', sopir' de l' tag'.
Pro ĝi la turoj or-similas,
la urbon premas mi en brak'.
Klarigu tion vi!
Rondire ridas mi,
nun ĝojas en liber' -
mi scias pri l' afer':
Mi ĝojas, se la suno brilas
sur reĝa urbo KOPENHAG'.

Se verdiĝas et-foli'
de mi sonas ĝoja kri',
KOPENHAG' ja estas plej bona lok'.
Se printempas en april'
kun la alaŭdeta tril',
tiam mi kunkantas pro ĉarma allog'.
Mi ĝojas, se la suno brilas,
foriĝas ĝem', sopir' de l' tag'.
Bontrov' ĉi tie ja facilas
en hejma urbo KOPENHAG'.
Ja optimismas mi
vagante tie ĉi,
ĝojiĝas per la kant'
ja ĉiu vizitant'.
Mi ĝojas, se la suno brilas
sur reĝa urbo KOPENHAG'.



Eble eĉ se vi estus malgaja, la suno gajigus vin! Nu, laŭ la virino en la sekva video.




Ingen kommentarer:

Send en kommentar