søndag den 9. juni 2013

La Roboj

La Roboj 





Mia robo ruĝas kiel rozo,
Ĉiuj miaj aĵoj ruĝas kiel ĝi;
Tio ja ĉar mi amas ĉion ruĝan,
Kaj ĉar poŝtiston* tiom amas mi. 

Mia robo verdas kiel herbo,
Ĉiuj miaj aĵoj verdas kiel ĝi,
Tio ja ĉar mi amas ĉion verdan
kaj ĉar ĝardeniston tiom amas mi.

Mia robo bluas kiel maro,
Ĉiuj miaj aĵoj bluas kiel ĝi
Tio ja ĉar mi amas ĉion bluan
kaj ĉar mariston tiom amas mi.

Mia robo flavas  kiel oro,
Ĉiuj miaj aĵoj oras kiel ĝi,
Tio ja ĉar mi amas ĉion oran
kaj ĉar oriston tiom amas mi.

Mia robo nigras kiel karbo,
Ĉiuj miaj aĵoj nigras kiel ĝi,
Tio ja ĉar mi amas ĉion nigran
kaj ĉar fulgiston tiom amas mi.

Mia robo buntas kiel mondo,
Ĉiuj miaj aĵoj buntas kiel ĝi,
Tio ja ĉar mi amas ĉion buntan
kaj ĉar pentriston tiom amas mi.

Teksto dana kaj melodio: Gunnar Nyborg-Jensen (1912 - 1970)
Traduko: Christian Graversen. El la Terglobo kantas 1956.

(Unu el la plej famaj infankantoj danaj kaj norvegaj. Gunnar Nyborg-Jensen estis kantpedagogo kaj verkisto. Lia infankantlibro 'De små synger' - ' La etuloj kantas' estis inkludata en la dana literara kanono de la jaro 2006)

Poŝtiston*
Poŝtisto en Danio tradicie vestas sin per ruĝa mantelo.





Ingen kommentarer:

Send en kommentar