Tre interese estas foliumi malnovajn revuojn, nu almenaŭ mi opinias, ke tia distraĵo estas interesa.
Hodiaŭ krozante la skanitan kolekton de revuoj dela Esperanto-muzeo en Vieno mi trovis kanto-tekston en Pola Esperantisto (1931) verkita de Asta
Mikkelsen el Kopenhago. Tiun ĉi oni kantas laŭ la melodio de Henrik Rung.
Melodio: I Danmark er jeg født, der har jeg hjemme
La novan senton, kiun Majstro kreis,
La senton, kiu devas regi nin,
la fratan senton, kiun ni obeis,
la senton, kiu ĉiam gvidis lin;
grandega bela sent', la Majstron al honor,
La senton, kiu estas lia gloro,
adora ni, adoras ni,
senton benitan vi.
La forta voĉo, kiu al ni sonis,
la ĉarma voĉo de modesta vir'
muziksimila en oreloj tonis
kaj vokis al fervora pionir',
Fidela, bona voĉ' neniam silentiĝos,
en niaj koroj ĝi eterne vivos.
Ĉarmega voĉ, ĉarmega voĉ,
ni ja adoras vin.
Kaj ĝojon al la koroj ĝi instigis,
kuraĝe sekvis ĝin fervora ar'
por Zamenhofa lingvo kunfratiĝis
jam en la starto Esperantistar'
Ho, vi tutmonda lingv', ho bela Esperanto,
vin laŭdas ni parole kaj en kanto.
Ni laŭdas vin, ni laŭdas vin,
lingvon de la fratar'.
Koregan dankon al tiuj, kiuj emas skani malnovajn revuojn ktp.
Ĉu vi antaŭe konis la tekston?
Ingen kommentarer:
Send en kommentar