Viser opslag med etiketten kanto. Vis alle opslag
Viser opslag med etiketten kanto. Vis alle opslag

tirsdag den 24. marts 2015

Esperantoversfabrikanta kanto'




De 'Dana Esperantisto', Kvara Jarkolekto Nr.3. Junio 1911.


 Dum la  matenmanĝo en Stige la odenseaj samideanoj faris grandan plezuron al la fremduloj per kanntado de la sekvanta kanto, kiun la odensea ''Esperantoversfabrikanto'' S-ro P.Bondesen verkis.''


Samideanoj! Tre bonveniĝitaj
vi estu post vojaĝoj finiĝitaj,
Ĉe la rivera bordo
multjare loĝis ni;
birdkante la agordo
sonadas nun al vi.
Kredu nin, karaj alvenantaj,
Kore ni estas salutantaj
nun al vi.

Palmarboj kaŝas esperantajn tonojn,
eĉ fagokronoj ŝirmas tiajn sonojn.
Fortege kiel ondo
de monda maro kun
senlimo de profundo
de bord' al bordo nun
paŝas mondvaste la movado.
Ĉiam per paca laborado
iru ĝi!

Belsona ĉiam estas Esperanto,
en grava temo kaj en gaja kanto.
Tuj fulme de klareco,
tuj mole sonas ĝi,
tuj akre de forteco,
sonĝdolĉe tonas ĝi.
Ĉian senton de tut'aero,
ĉian penson de tuta tero
havas ĝi.

Tre granda certe estas nia celo
kaj alta kiel suno de ĉielo.
La gentoj komprenigi
per sama lingvo por
estonte sanceligi
la barojn igu for!
Fideleco de promesanto!
Vivu la kara Esperanto,
vivu ĝi!










lørdag den 10. august 2013

Ĉu forgesita teksto?

Tre interese estas foliumi malnovajn revuojn, nu almenaŭ mi opinias, ke tia distraĵo estas interesa. Hodiaŭ krozante la skanitan kolekton de revuoj dela Esperanto-muzeo en Vieno mi trovis kanto-tekston en Pola Esperantisto (1931) verkita de Asta Mikkelsen el Kopenhago. Tiun ĉi oni kantas laŭ la melodio de Henrik Rung.




Melodio: I Danmark er jeg født, der har jeg hjemme


La novan senton, kiun Majstro kreis,
La senton, kiu devas regi nin,
la fratan senton, kiun ni obeis,
la senton, kiu ĉiam gvidis lin;
grandega bela sent', la Majstron al honor,
La senton, kiu estas lia gloro,
adora ni, adoras ni,
senton benitan vi.


La forta voĉo, kiu al ni sonis,
la ĉarma voĉo de modesta vir'
muziksimila en oreloj tonis
kaj vokis al fervora pionir',
Fidela, bona voĉ' neniam silentiĝos,
en niaj koroj ĝi eterne vivos.
Ĉarmega voĉ, ĉarmega voĉ,
ni ja adoras vin.


Kaj ĝojon al la koroj ĝi instigis,
kuraĝe sekvis ĝin fervora ar'
por Zamenhofa lingvo kunfratiĝis
jam en la starto Esperantistar'
Ho, vi tutmonda lingv', ho bela Esperanto,
vin laŭdas ni parole kaj en kanto.
Ni laŭdas vin, ni laŭdas vin,
lingvon de la fratar'.





Koregan dankon al tiuj, kiuj emas skani malnovajn revuojn ktp.

 Ĉu vi antaŭe konis la tekston?