torsdag den 6. juni 2013

Hubula kanto


               Hubula kanto





('Med min hakke, min skovl og min spade')
Muziko : Johan Torrild
Traduko: H.E.Jensen

Dum fine silentas la vintra ĥoral',
kaj streĉas sin en la sunbrilo
folioj de vintro-taŭzita sekal',
altiras min kvazaŭ por festo-batal'
la hakil', ŝovelil' kaj fosilo.

La eĝon rustintan ĝis ŝtalblua pur'
poluras mi per akrigilo,
kaj nun mi forkuras de vando kaj mur'
al ŝtonplena kamp' en la marĉa natur'
kun hakil', ŝovelil' kaj fosilo.

Aŭskultas kantadon mi de la birdar',
min vokas alaŭdo per trilo;
kunvenas ja tiel ni jaron post jar',
ĝi trilas, laboras mi en la kampar'
per hakil', ŝovelil' kaj fosilo.

Kaj kiam la suno subiras en bel'
en vast-erikeja trankvilo,
la dorson rektigas mi, vokas min cel',
briladas kaj glimas la ŝtalblua hel'
de hakil', ŝovelil' kaj fosilo.








      






Iom da informoj pri la tradukanto H.E. Jensen:    Jen la fonto.

<<  La tradukanto =HEJ - Hans Erik Jensen, Toustrup, - † 18.6.1973
Jam antaŭ proksimume 40 jaroj HEJ esperantiĝis, kaj dum tre multaj jaroj li estis ege aktiva diversmaniere. Li ne nur tradukis multajn danajn kantojn, sed li ankaŭ verkis multajn originajn.
Unu el la plej gravaj labor­oj, en kiu li partoprenis, estis la redaktado de Da­na Antologio, kiu realigis dank' al tio, ke HEJ estis la plej aktiva kaj laborema aganto.>>


 

Ingen kommentarer:

Send en kommentar