onsdag den 5. juni 2013

Fungo-parado

Fungo-parado


(melodio laŭ 'Når egene knoppes')

Teksto : Poul Thorsen

Muziko : Oluf Ring 



Ne sukcesis al mi trovi bonan video, sed la unua kanto en la sekvanta sondosiero  estas la ĝusta.






Aŭtuno subitas,

kaj fungoj invitas

por bunta parado en ĉiu arbar'.

Manĝeblaj? Ne gravas,

ĉar ĉiuj enhavas

kvalitojn pli noblajn ol laŭ kulinar'.

/: Ombreloj, ĉapeloj,

tubetoj, lameloj

indikas la specon (plus-minus-erar'). :/



Sub kverkoj kaj fagoj,

larikoj, kratagoj

la specoj distingas sin laŭ la medi'.

Vualo aŭ ringo

aŭ lakto aŭ inko,

odoro aŭ gusto aŭ anatomi'?

/: La Ruĝet-iĝanta,

La Pilko Giganta,

kaj La Nuduleto por afrodizi'. :/



Jen La Amanita,

blank-ruĝa, ekscita,

muŝfungo efika por droga stimul'.

Ĝi pimpas sen plano

apud Karl-Johano,

en tuta Fungio Majesta ĉeful'.

/: Kun flava funelo

de La Kantarelo

emerĝas tubfungoj sub blanka betul'. :/



l ŝlima globuso
fetoras Faluso
provoke al ĉasta Peruko-Ĉapel'.
La Bruna Kombilo
kaj Ruĝa Fragilo
proponas ringdancon kun Granda Funel'.
/: En herbo La Piko,
la densa Indigo,
La Skvama, La Okra, La Flava Miel'. :/

Subitas aŭtuno
kaj kun frenezumo
fungistoj fervoras por plua kompren',
kaj malgraŭ konfuzo
pro l' noma rebuso
risketas remaĉi dum nokta festen'.
/: Amikoj fidelaj
al fungoj tre belaj:
Pretigu vin por venontjara promen'! :/




Ingen kommentarer:

Send en kommentar