onsdag den 5. juni 2013

Sabaton la pasintan.

Sabaton la pasintan.

Det var en lørdag aften. 

Popolkanto - traduko Jenny Nielsen.


(Ne sukcesis al mi trovi bildon de virino, kiu mortis je malfeliĉa amo. Tamen tiu viro, kies nomo estis Chatterton, samkaŭze suicidis.)

Sabaton la pasintan
mi atendadis vin.
Sabaton la pasintan
mi atendadis vin.
Vi ja promesis veni, sed
do tamen trompis min 

 Kuŝante sur la lito
elkore ploris mi.
Kuŝante sur la lito
elkore ploris mi.
Je ĉiu paŝo en la dom'
mi pensis. Estas vi.

Mi kombis la hararon
dimanĉe frumaten'
Mi kombis la hararon
dimanĉe frumaten'

kaj iris en preĝejon
por la eklezi-solen'.

Sed vi ne venis tien
dum la diserva hor'.
Sed vi ne venis tien
dum la diserva hor'.

Vi amas nun alian
kaj forpelis min el kor'.

Solece mi reiris
plorante pro malĝoj'.
Solece mi reiris
plorante pro malĝoj'.

Je ĉiu paŝo hejmen
falis larmoj al la voj'.

Rubandojn ruĝajn, belajn,
kiujn donacis vi
Rubandojn ruĝajn, belajn,
kiujn donacis vi

neniam plu mi portos nun,
al morto iros mi.

Ĉu oni trovas rozojn
en bedo de brasik'?
Ĉu oni trovas rozojn
en bedo de brasik'?
  Ĉu amo povas resti, se
perfidas vin amik'?

Mi volis rozon pluki,
nur unu kaj ne pli.
Mi volis rozon pluki,
nur unu kaj ne pli.
  Mi amis vin el tuta kor'
ne plu nun amas mi. 


                                     
                                         
                          Tekstfonto

Ingen kommentarer:

Send en kommentar