Bonegan
kompason
Teksto
: H.H.Seedorf-Pedersen
Muziko
:
Traduko:
K.Langgaard
Bonegan
kompason!
Plenigu
la glason
kaj
donu la kandon al mi ĝuste nun!
Rapide,
nu venu!
la
punĉon ni prenu!
Ĉar
Rosvald kaj Rosa vojaĝas - Rangoon.
Adiaŭ,
knabinoj!
Ĉe
fremdlandaninoj
troviĝas
ja ĉiam pretec' en la am'.
Mi
konis knabinon
Tjingatjukaninon
kun
amo simila al pulv' kaj cinam'.
La
bela lilio
en
la familio -
ŝi
estis nigrega ja kiel vanil'.
Finiĝas
ja ĉio;
do
ankaŭ ĉi tio;
ŝi
trompis min kun la stultulo O'Neill.
Sed
tio ne gravas
al
li, kiu havas
blondharan
knabinon en hejma kampar'.
Nun
gluton el glaso!
Ŝi
estas kompaso,
kondukas
nin hejmen trans ŝaŭma ondar'.
Se
iras la oro
en
urb' Singaporo
renkontos
nin okul'-riproĉ' pro la mon'.
Ni
ploras varmege
kaj
pentas larmege
je
la akompan' de la akordion'.
Sed
sur la ondvojo
foriras
malĝojo
pro
nia sopir' al albordo-tajfun'.
Kaj
kiam ni iros,
memoru:
sopiros
ni
al la patruj'; sed nun for al Rangoon!
Jen la video danlingva.
http://youtu.be/VBi5IUSiBB4

Ingen kommentarer:
Send en kommentar