søndag den 30. november 2014

Volga, Volga


Volga, Volga
('Stenjka Razin')
Teksto :
Muziko :
Traduko: K. Langgaard

De malantaŭ la insulo
sur la ondoj de l' river'
iras ŝipoj multkoloraj,
flirtas flagoj en aer'.
Sur l' antaŭa Stenjka Razin,
festas la edziĝon li
al princino el Persujo
en varmega amebri'.

Sed la viroj murmuregas:
"Tute li forgesis nin.
Nin virino anstataŭos.
Li fariĝis mem virin'."
Tiun mokon aŭdas Stenjka,
la terura ataman'.
Ĉirkaŭbrakas la persinon
li per sia forta man'.

Li la nigrajn brovojn sulkas,
fulmotondro estas li.
En okuloj liaj estas
nun videbla sangebri'.
"Nu, fordonu mi trezoron
la plej belan de l' amant'!"
sonas lia tondrovoĉo
trans la ondojn al la strand'.

La princino mortpaliĝas
(Timo estas en l' okul')
kaj silente aŭdas jenajn
vortojn de la terurul':
"Volga, Volga, patrineto!
Volga, via estu ŝi!
Ne antaŭe Don-kozakoj
donis tian-ĉi al vi!

Inter liberuloj estu
- Volga, Volga, patrinet' -
nek malpaco, nek batalo!
Tial - jen la virinet'!"
Kaj li ĵetas la persinon
(la plej karan sur la ter')
en la bluan profundaĵon,
kaj ŝin glutas la river'.

"Nun agordu balalajkojn!
Ludi, danci volas ni!
Estu gajaj, kamaradoj,
je la belmemor' pri ŝi!"
Jen dum kanto, danco, ludo
sur la ondoj de l' river'
iras ŝipoj multkoloraj,
flirtas flagoj en aer'.





Volga, Volga.





Ingen kommentarer:

Send en kommentar