Nigra
Rudolfo
('Sorte
Rudolf')
Teksto
: A.E.Karlfeldt
Muziko
: R.Norrby
Traduko:
G. Johansson
Rudolfo
la kapon mallevas
kaj
dancas kun gaja mien'
memoras
pri noktoj plenĝuaj
en
la amsterdama haven'.
Pri
brunaj knabinoj li revas
ŝvebantaj
belmove sur strand'
de
marebenaĵoj bluaj
sub
luno de Samoa-land'.
Laŭ
roslaga valso flugmole
li
dancas kun reva kapklin'.
La
brakon li tiel ĉe-kole
kunplektis
kun la ĉilanin'.
Ĉe
fajro en nokto tropika
al
la dektrijara princin'
en
negra vilaĝo afrika
harbuklojn
li montris en klin'.
Jen
viroj sin svingas en danco
sur
Málaga, bordo de l' vin'!
En
ĝuo profunda ŝi dronas,
ravita
nordlanda knabin'.
Dum
arde li prenas kaj donas,
al
li ŝi premiĝas en trem'.
Baltmaro
je longa distanco
respondas
al ŝia ekĝem'.
Ingen kommentarer:
Send en kommentar