La kanto estas de Fueno, kaj la teksto estas traduktia de fuena dialekto.
Ĉi-tie vi povas legi kaj la originalan tekston kaj la ne dialektan danan tekston.
Vekiĝo
('Opvaavni')
Teksto : Mads Hansen
Muziko :
Traduko: Otto Jonasen
Floretoj
abundege kaj vigla kantbirdar'
ĉi-jare
admirigas min unike.
Helverda,
freŝa, bela sin montras fagarbar',
neniam
antaŭ nun tiel mirige.
Kaj
kien ajn rigardas mi, jen signo de magi'!
Leviĝas
la animo al ravega harmoni'.
Mi
sentas, ke tuj
printempas
en Danuj',
leviĝas
la animo al ravega harmoni'.
Ŝanĝiĝis
la naturo nun - aŭ blinda estis mi.
Dankante
pro la noktaj ripozo kaj kviet'
matene
kantas birdoj dum flugrondo.
Se
mi krepuske iras apud la riveret',
jen
kvazaŭ babiladas ĉiu ondo.
El
alnobosko flustras tre mistere la foli',
floreto
ĉiu al mi diras: "Nur atendu pli."
Mi
sentas, ke tuj
printempas
en Danuj',
floreto
ĉiu al mi diras: "Nur atendu pli."
Ŝanĝiĝis
la naturo nun - aŭ surda estis mi.
Kaj
ankaŭ sin novigas la vivo de l' popol',
eĉ
en kabanoj estas ĝi floranta.
Atendu
nur momenton, kaj vidu, kia rol'
la
junularon estas atendanta.
Popola
kant' de lukta kaj de luda poezi'
al
mi dumvoje sonas kvazaŭ birda melodi'.
Mi
sentas, ke tuj
printempas
en Danuj',
al
mi dumvoje sonas kvazaŭ birda melodi'.
Tutmondo
aliiĝis aŭ - ĉu eblas, ke nur mi?

Iamaj kaj nun forgesitaj danaj esperantistoj diligente esperantigis danajn kantojn. Jen unu el ili. Ĝi estas de Fueno, kiu estis la naskiĝloko de Hans Kristian Anderson kaj Carl Nielsen.
SvarSlet