Mi
esperas, ke ĉiele ...
(laŭ
'Sådan er kapitalismen'/ Tia estas kapitalismo)
Teksto
: Astrid Birkbak
Muziko
: Popolmelodio
Mi
esperas, ke ĉiele
la
anim' de Zamenhof
nun
ripozas, - kaj miele
eĉ
aŭskultas al la strof'
de
la fervojistoj verdaj
kunvenantaj
tie-ĉi.
Kaj
ne pensas: "Ho, la merdaj
homoj
plaĉas ne al mi."
Se
ni agas krokodile
timas
mi, ke Ludovik'
tre
volonte, eĉ gorile
instruadus
al publik',
nome:
"Fervojistoj: verde
devas
vi paroli nun,
kaj
se ne, mi diras: Merde!
Rajtos
preni vin tajfun'."
Ni
post verda viv' surtere
ja
deziras esti ĉe
nia
majstro - kaj cetere
povus
esti bele, se
fervojistoj
restos verdaj
kaj
ni en la paradiz'
pri
la lingvo estus spertaj -
eĉ
por Zamenhof surpriz'.
Do ne krokodilu!


Ingen kommentarer:
Send en kommentar