tirsdag den 24. marts 2015

Vekiĝo



La kanto estas de Fueno, kaj la teksto estas traduktia de fuena dialekto.

Ĉi-tie vi povas legi kaj la originalan tekston kaj la ne dialektan danan tekston.

Vekiĝo
('Opvaavni')
Teksto : Mads Hansen
Muziko :
Traduko: Otto Jonasen

Floretoj abundege kaj vigla kantbirdar'
ĉi-jare admirigas min unike.
Helverda, freŝa, bela sin montras fagarbar',
neniam antaŭ nun tiel mirige.
Kaj kien ajn rigardas mi, jen signo de magi'!
Leviĝas la animo al ravega harmoni'.
Mi sentas, ke tuj
printempas en Danuj',
leviĝas la animo al ravega harmoni'.
Ŝanĝiĝis la naturo nun - aŭ blinda estis mi.

Dankante pro la noktaj ripozo kaj kviet'
matene kantas birdoj dum flugrondo.
Se mi krepuske iras apud la riveret',
jen kvazaŭ babiladas ĉiu ondo.
El alnobosko flustras tre mistere la foli',
floreto ĉiu al mi diras: "Nur atendu pli."
Mi sentas, ke tuj
printempas en Danuj',
floreto ĉiu al mi diras: "Nur atendu pli."
Ŝanĝiĝis la naturo nun - aŭ surda estis mi.

Kaj ankaŭ sin novigas la vivo de l' popol',
eĉ en kabanoj estas ĝi floranta.
Atendu nur momenton, kaj vidu, kia rol'
la junularon estas atendanta.
Popola kant' de lukta kaj de luda poezi'
al mi dumvoje sonas kvazaŭ birda melodi'.
Mi sentas, ke tuj
printempas en Danuj',
al mi dumvoje sonas kvazaŭ birda melodi'.
Tutmondo aliiĝis aŭ - ĉu eblas, ke nur mi?







1 kommentar:

  1. Iamaj kaj nun forgesitaj danaj esperantistoj diligente esperantigis danajn kantojn. Jen unu el ili. Ĝi estas de Fueno, kiu estis la naskiĝloko de Hans Kristian Anderson kaj Carl Nielsen.

    SvarSlet