Jen nova blogo, sed kial?
Danaj esperantistoj iam diligente esperantigis danajn kantojn.
Pro la ekzisto de YouTube videoj oni povas facile prezenti la kantojn en la dana kaj la tradukaĵojn.
La plimulton de la tekstoj mi ricevis de Jan kaj Lene Niemann. (D.E.F.A).
Jen la unua kanto:
La
milda tago helas nun
La
milda tago helas nun,
kaj
birdoj kantas sub la sun',
kaj
ĉio plenus de plezur',
se
nur - se nur - se nur,
se
nur najbara Ilsebil
plenumus
peton inter mil -
kaj
vangon metus apud vang'
kun
sama, arda sang'.
Se
ŝia eta, mola man'
etendus
sin por akompan',
do
fermus sin okuloj du
por
cedi kison, ĉu?
Jes,
tagoj helas longe nun,
kaj
birdoj kantas sub la sun',
sed
timas mi, ke Ilsebil
rifuzos
petojn mil.
Laŭ
heĝo venas Ilsebil -
ĉu
celas min la rido-tril'?
Ŝi
portas lakton en la plad'
por
la feliĉa kat'.
Jen,
vidu, ŝi ridetas min,
ho
Ilsebil, ho karulin';
penetras
kiel brila sun'
en
mian koron nun.
By Berthe Morisot (Œuvre appartenant au musée des Beaux-Arts de Lyon) [Public domain], via Wikimedia Commons
('Den
milde dag er lys og lang')
Teksto
: Aage Berntsen
Muziko
: Carl Nielsen
Traduko:
Poul Thorsen

Ingen kommentarer:
Send en kommentar