Aprilkanteto
('Grøn er vårens hæk')
Teksto : Poul Martin
Møller
Muziko : Niels W. Gade
Traduko: Poul Thorsen
Verdas
heĝoj nun,
en
printempa sun'
knabinetoj
sur Remparo iras.
Belas
la aer',
en
la primaver'
ili
sub la silk' videble spiras.
La
vanel' ĉe dig',
vergoj
de l' salik'
vete
kun violoj artifikas.
Idoj
de l' anser'
plonĝas
en river',
pigoj
vostoplumojn balancigas.
Gefianĉoj
du
en
ĝardeno ĉu
dancon
volas jam al ni prezenti?
Svelta
siluet'!
Bela
piedet'!
Knabo
volas florkronetojn vendi.
Cikoni'
en vent'
sur
la farm-tegment'
bekon
per la ruĝa krur' poluras.
Spicvendisto
kun
la
edzino nun
pipon
fumas kaj promene kuras.
Ĉiu
junulin'
bunte
vestis sin,
rigardetoj
flugas kiel sagoj.
Ĉirkaŭ
mola nuk'
silkrubanda
tuk'
flirtas
kiel militistaj flagoj.
Vesperiĝas
jam,
sed
interna flam'
gardas
ilin kontraŭ malvarmumo!
Kia
bela flu'!
Mia
kor' kun bru'
preskaŭ
kreve batas tra l' kostumo.
En
la nokt-trankvil'
kun
dukata bril'
luno
sur la branĉojn gutas oron.
Ĉiu
belulin'
enlitigis
sin!
Sola
hejmeniri ŝiras koron!
Ingen kommentarer:
Send en kommentar