Nostalgio
('Kær
est du, fødeland')
Teksto
: Steen Steensen Blicher
Muziko
: Oluf Ring
Traduko:
Christian Heilskov
Hejmlando
kara! Dolĉe en ador'
al
vi sopiras ĉiam la gefiloj.
Ripozon
serĉas mi ĉe via kor'
la
penso celas vin sur amflugiloj.
Ĉe
vi nur la printemp' en plena pomp',
nur
tie la somer' kun bril' ridetas,
en
ĉarmo eĉ la neĝkovrita tomb'
de
l' vintro tie en la frost' tremetas.
Belega
estas mont' kun neĝa vert',
kaj
ĉarma val' kun rozoj kaj fontanoj,
eĉ
paradizo estas la dezert',
se
nur ĝi vidis ludon de infanoj.
Naskiĝis
mi en la erika land',
la
sun' de mia infaneco brilis
sur
flavan sablon, dum alaŭda kant'
jubile
inter la tombegoj trilis.
Kaj
al mi restas la senflora grund'
aminda
kaj al mia kor' edeno -
ripozu
foje mi en ĝia fund'
sur
la prapatra erikej-ebeno.
Ingen kommentarer:
Send en kommentar