torsdag den 30. maj 2013

Kantoplenas nun la tag'

Kantoplenas nun la tag'



('Nu er dagen fuld af sang')
Teksto : Jeppe Aakjær
Muziko : Carl Nielsen
Traduko: Poul Thorsen

Kantoplenas nun la tag',
kaj venis la vanelo.
Distamburas galinag'
por nokta am-apelo.
Refreno:
Pluki tigojn kun roser',
pluko junkojn ĉe river',
pluki, pluki florojn.

Oran flavon sur ravin'
la pezaj kaltoj ĵetas.
Suda vent' proponas sin,
kaj noktkandeloj cedas.

Tutan tagon el laget'
sin levas butom-tigoj:
meĉoj sveltaj - arda pet'
pri suno-ekbruligoj.

Junulinoj nun sur silk'
por nupta festo stebas.
Manke de svatanto-bild'
en revoj unu ŝvebas.

Donu neforgesumin'
kaj laste krispomenton.
Tiel nia ludo-fin'
similas la komencon.







Ingen kommentarer:

Send en kommentar