torsdag den 30. maj 2013

La Hiacinto

La Hiacinto



('Det er i dag et vejr ...')
Teksto Ludvig Holstein:(1864 - 1943)
Muziko : Poul Schierbeck: (1888 - 1949)
Traduko: Kopenhagaj esperantistoj

Hodiaŭ estas bela sunveter'.
Ho, kara vi, proksimas primaver'!
Forgesi volas mi, ke estis vintro,
nun aĉetindas iu hiacinto
al vi, plej kara mia, sur la ter'.

Aĉetis ŝi de blu- kaj blankkolor'
laŭ belo kaj eĉ pli laŭ bonodor'.
Hodiaŭ brilas sun' per sia varmo,
ĉirkaŭas min memoroj pri la ĉarmo
de vi, la plej amata de la kor'.

Kaj ili ŝvebis ade ĉirkaŭ ŝi.
Ŝi ĝojis inter ili pli kaj pli.
Hodiaŭ sun' radias kvazaŭ sagoj,
sufiĉas sunobril' por multaj tagoj,
mi kisas arde je la etfoli'.

Ŝi kisis ĉiujn florojn de l' somer',
al li ŝi portis ilin kun fier'.
Karulo, venas mi kun hiacinto.
Karulo, ni forgesu pri la vintro.
Hodiuaŭ estas bela sunveter'!





http://youtu.be/sRYQPq_iT3w

Ingen kommentarer:

Send en kommentar