Vesperkanto
('Fred
hviler over land og by')
Teksto
: B.S.Ingemann
Muziko
: Rudolph Bay
Traduko:
H.E. Jensen
(Dankon al Lars Kromann pro la nformoj pri H.E.Jensen.)
La
paco ĉie regas nun,
la
mond' ne bruas plu;
al
sia nubo brilas lun'
de
la ĉiela blu'.
Profunde
kuŝas en la lag'
la
bildo de l' ĉiel',
paŝtisto
post pasinta tag'
laŭdkantas
nun en bel'.
En
la ĉielo, sur la ter'
eĉ
ne sin movas vent';
ho,
koro, ankaŭ sen koler'
vi
dormu en silent'!
Venigu
pacon, mia kor',
nun
ĉesu la kverel';
ĉar
vidu, en vespera hor'
eliras
pacanĝel'!
Li
estas gasto kiel vi,
sopiras
al ĉiel',
surtere
tamen restas li
en
stelbrilada hel'.
Vesperan
kanton diras li
por
vi, la pacanĝel'!
Diversajn
vojojn iras ni
al
sama la ĉiel'.
Ingen kommentarer:
Send en kommentar