søndag den 2. juni 2013

Mi vidas la fago-helajn insulojn

Mi vidas la fago-helajn insulojn

Botanika ĝardeno, Kopenhago.

'Jeg ser de bøgelyse øer'

Teksto : L.C.Nielsen
Muziko : Thorvald Aagaard
Traduko: Kaj Røssum

La fag-insulojn sur la mar'
fiere vidas mi.
En suno delikate, perfekta idili'!
Mi bone scias laŭ mezur'
ne vasta estas ĝi
de limo ĝis al limo,
sed mia prapatri'.

Pasintajn gentojn vidas mi
dum tempo de jarcent'.:
Ĉe "Kongedybet" venko *)
ĉe "Dybbøl" ho, turment'. *)
Pri juna amo, vasta rev',
tro mankis la vizi'.
De ili ni devenas,
popolo de Dani'.

Kaj tial tre estime ni
en ajna mond-teren'
sopiras al la bordoj
de nia hejm-haven'.
Kaj ĉiun nomon de bravul'
kolektas zorge ni,
de ili ja devenis
estonto de l' naci'.



*) "Kongedybet": Parto de la Sundo inter Selando kaj Svedio. La 2an de aprilo 1801 marbatalis angloj (Nelson) kontraŭ danoj (Olfert Fischer).

**) "Dybbøl": Fortikaĵo en suda Jutlando (apud Sønderborg). Bataloj 1848 kaj 1864.


Ingen kommentarer:

Send en kommentar