Paliĝas
l' arbaro
('Nu
falmer skoven')
Teksto
:N.F.S.Grundtvig
Muziko
:J.H. Nebelong
Traduko:
Kaj Røssum
Paliĝas
l' arbaro tra la land',
ekmutas
birdo-kantoj,
kun
cikonioj trans la strand'
nun
flugas la formigrantoj.
Sur
kampo ĵus ondis ora lum'
pro
spikoj tre abundaj,
sed
nun vidiĝas nigra hum'
kun
stoploj, ho, malfekundaj.
Sed
en la grenejo tie ĉi
abundas
Di-donacoj.
Pri
riĉo kaj laboro pli
atestas
la grajn-amasoj.
Jen
kiel la bird' rikoltos ni
sen
plugo kaj semado.
Ni
tiam ne memoros pri
la
tera labor-penado.
Kaj
Lia spirito en prosper'
plenumis
la provizon.
Kun
kredo, amo
kaj esper'
ni
iros la paradizon.
Ingen kommentarer:
Send en kommentar